Gabara melierakso
Gabara melierakso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gabara melierakso, plenkreskulo de M. g. aequatorius
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melierax gabar (Daudin, 1800) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Gabara melierakso (Melierax gabar) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj.
Ĝi povas troviĝi en granda parto de Subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Egiptio, Eritreo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Kenjo, Lesoto, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Krome ankaŭ en apudaj Jemeno, Saŭdarabio.
La Gabara melierakso estas grizeca mezgranda rabobirdo (inter falko kaj agleto) kun malhelgrizaj supraj partoj, helgriza brusto kaj blankeca ventro kun helgriza fajna horizontala strieco. La subvosto havas nigrajn striojn. Estas ruĝaj la beko (kun nigra pinto) kaj la kruroj (kun nigraj ungoj).
Tiu specio estis foje apartigita en la monotipa genro Micronisus.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Melierax gabar. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|