Ukijo (japane浮世絵, ukiyoe, laŭvorte bildoj de flosanta (efemera) mondo, kiuj referas al la plezurlokoj ĉirkaŭ Tokio kaj Kioto[1]), estas termino markanta bildojn (desegnaĵojn) kun ĝenra temo farataj per tekniko de japana tabulopreso (iam ankaŭ nomata lignopreso) en la 17-a ĝis la 20-a jarcento. La uzita tekniko de preso ebligis amasan produkton. Temis pri koloraj presiloj sur lignaj tabuloj helpe de ŝablonoj. La temo estis ĉefe provinca vivo kaj amuziga fako (luktantoj de sumoo, korteganoj, artistoj ks.). Reproduktaĵoj estis alireblaj al pli malriĉaj, kiuj ne povis permesi al si originalajn laborojn de majstroj.
Ukijo diras, vivu el tago al tago kaj vivĝoju la vivon liberigita de ĉiuj malproksimaj doktrinoj.
↑(nl) Ilija Trojanow, De vergeten voordelen van migratie (la forgesitaj avantaĝoj de migrado), p. 97, en : Het is altijd nu - essays over literatuur, eld. De Geus, 2019.