Marie Rambert
Marie Rambert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1888 en Varsovio, Kongresa Pollando |
Morto | 12-an de junio 1982 (94-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Golders Green Crematorium (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Pollando Rusia Imperio |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Yakov Ramberg (en) |
Edz(in)o | Ashley Dukes (en) (–1959) |
Okupo | |
Okupo | dancisto baleta majstro baleta dancisto muzikinstruisto koreografo danca instruisto |
Marie RAMBERT (20-a de februaro 1888 – 12-a de junio 1982) estis pol-brita dancistino kaj pedagogo, kiu faris grandan influon sur la brita baleto, kaj kiel dancistino kaj kiel instruistino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis Miriam Ramberg en Varsovio, Pollando. Ŝi uzis ankaŭ aliajn nomojn kiel Rambach aŭ Rambam. Inter 1912 kaj 1913 ŝi kunlaboris kun la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev. En 1918 ŝi translokiĝis al Unuiĝinta Reĝlando, kie en 1920 fondis sian propran baletlernejon. En 1926 ŝi kreis sian propran kompanion, nome Marie Rambert Dancers, nomita plej ofte Ballet Rambert, kun oficiala nomo el 1960 Rambert Dance Company. Ĝi estas la plej malnova baletkompanio de Unuiĝinta Reĝlando.
Ŝi laboris por rekuperi kaj restaŭri la koregrafion de La konsekro de la printempo de Niĵinskij en la Rusaj Baletoj. La laboro estis komencita en 1979 kaj finita post ŝia morto, en 1987.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marie Rambert (1972). Quicksilver: Autobiography. London, St. Martin's Press. ISBN 0-333-08942-1.
- Clement Crisp (1981). Ballet Rambert: 50 Years and on. London, Ballet Rambert, 111. ISBN 0-9505478-1-6.