Majno-Danubo-Kanalo
Majno-Danubo-Kanalo | |||
---|---|---|---|
Main-Donau-Kanal | |||
kanalo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Bavario | ||
Situo | |||
Geografia situo | 49° 11′ 30″ N, 11° 15′ 3″ O (mapo)49.19166666666711.250833333333Koordinatoj: 49° 11′ 30″ N, 11° 15′ 3″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Nacia akvovojo (Germanujo) vd | ||
La Majno-Danubo-Kanalo, foje ankaŭ nomata Rejno-Majno-Danubo-Kanalo aŭ Eŭropa Kanalo, ekde la jaro 1992 konstante ligas la riverojn Majno kaj Danubo de la urbo Bamberg tra Nürnberg (Nurenbergo) ĝis Kelheim. La kanalo do kompletigas la naturajn akvovojojn Rejno, Majno kaj Danubo al komplete ŝipe pasebla akvovojo inter la Norda kaj la Nigra Maroj.
Apartan konstruan defion prezentis la vojo de la kanalo en suda Germanio per la paso de mezalta montaro, la Frankonia Ĵuraso. La konstruistoj sukcesis pasi la montaron per 250 metroj da kanala altecodiferenco kaj per sume 26 kluzoj. Multajn jarojn antaŭ la finkonstruo ekologiistoj en suda Germanio protestis kontraŭ la giganta konstruaĵo, kiu kompreneble ŝanĝas la pejzaĝajn ekosistemojn survoje. Sed aliflanke la ebleco de rektvoja ŝipa vojaĝado inter Nederlando kaj Rumanio, de nordokcidento al sudoriento tra pli-malpli la tuta kontinento Eŭropo, ankaŭ estas fascina perspektivo.