Tizano
Aspekto
Tizano aŭ herboteo estas infuzaĵo aŭ dekoktaĵo de kuracaj herboj (sen teo), kiu servas kiel trinkaĵo aŭ kuracilo. Herboteoj povas esti farataj el freŝaj aŭ sekigitaj floroj, folioj, semoj aŭ radikoj. Ĝenerale oni verŝas bolantan akvon sur la plantaj partoj kaj enakvigumas dum kelkaj minutoj. Semoj kaj radikoj estas ofte dekoktadaj dum kelkaj minutoj.