Viktor Oliva: Malsamoj inter versioj
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "eta|Viktor Oliva (1889) '''Viktor OLIVA''' (naskiĝinta la {{daton|24|4|1861}} en Nové Strašecí, mortinta la {{daton|5|4|1928}} en Prago) estis ĉeĥa grafikisto, pentristo kaj afiŝartisto de secesistilo. == Vivo kaj agadoj== Oliva ekstudis en la aĝo de 17 jaroj ĉe la Akademio de vidaj artoj Prage ĉe la pentristo kaj restaŭristo František Sequens, antaŭ iro Munkenon<ref>[h..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 13:45, 24 jan. 2024
Viktor OLIVA (naskiĝinta la 24-an de aprilo 1861 en Nové Strašecí, mortinta la 5-an de aprilo 1928 en Prago) estis ĉeĥa grafikisto, pentristo kaj afiŝartisto de secesistilo.
Vivo kaj agadoj
Oliva ekstudis en la aĝo de 17 jaroj ĉe la Akademio de vidaj artoj Prage ĉe la pentristo kaj restaŭristo František Sequens, antaŭ iro Munkenon[1] Munkene li aliĝis al la ĉeĥa porartista societo Škréta', kiel Luděk Marold kaj Alfons Maria Mucha[2]
En 1888 Oliva estis allogita kiel multo da aliaj de Montmartre; li vivis plurajn jarojn en Parizo kaj amikiĝis tie kun la samlandanoj Mikoláš Aleš, Jakub Arbes kaj Karel Vítězslav Mašek. Oliva ankaŭ entuziasmiĝis pri balonveturo: en 1891 li ĉeestis flugon de la balonpioniro Louis Godard: veturo ilia kondukis de Prago ĝis la Balta Maro. Ĉi-prie li verkis romanon kiun eldonis la eldonejo de J. R. Vilímek.
Reveninte patrujen li fariĝis, en 1897, bildredaktoro ĉe la gazeto "Zlatá Praha" kaj la enciklopedio Ottův slovník naŭčný. Por la leksikono li laboris dum 19 jaroj. Tiam li ankaŭ konatiĝis kun Anna Adamcová kiu edzigis lin kaj naskis filon Viktor. Sed Anna forlasis lin ne mallonge poste pro konatiĝo kun kantisto kaj la pentristo devis sole eduki la idon.
Pli ol kvarona jarcento Oliva estis tre kreiva pasigante multe da tempo kun la longjara amiko kaj vaganta verkisto Josef Kořenský kies vojaĝrakontojn li ilustris.[3]
Oliva estis multflanka grafikisto por praktikaj aferoj. Li dejznis librojn, ekslibrisojn kaj reklamilojn, sed ankaŭ pentris pejzaĝojn kaj scenejajn dekoraciojn por teatroj. Krome multas liaj plafonbildoj ekz. por la Burĝa domo de la societoj Měšťanská beseda en Pilzeno. Lia plej fama bildo Piják absintu) de 1901 pendas en la praga kafejo Slavia kaj montras la verdan muzon. Jen titoloj de aliaj famaj verkoj: Damo ruĝe, Damo blanke weiß (Anna Karenina), En la kuracbano, Panjo Slavia kaj Adiaŭo.
Li estis entombigita sur la Olšany-tombejo de Prago.
Verkoj (elekto)
- 1889: librobildoj por verko de Svatopluk Čech: Pravý výlet pana Broŭčka do měsíce
- 1895/96: afiŝo Topičův salon
- 1901: Piják absintu
-
Pravý výlet pana Broŭčka do měsíce (1889)
-
Topičův salon (1895)
-
Topičův salon (1896)
-
plafono de Měšťanska Beseda, Pilzeno
-
Kuracbaneje
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ History of Viktor Oliva ĉe olivabsinth.com
- ↑ Roman Prahl: München und die Anfänge des Modernismus in der tschechischen Kunst. Ĉe: zeitenblicke.de
- ↑ Jiřina Todorovová: "Obrazový doprovod českýĉ cestopisů z přelomu 19. a 20. století."