Saltu al enhavo

Rasueros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rasueros
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05298
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 5° 4′ U (mapo)41.023055555556-5.0744444444444Koordinatoj: 41° 1′ N, 5° 4′ U (mapo) [+]
Alto 833 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rasueros (Provinco Avilo)
Rasueros (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Rasueros
Rasueros (Hispanio)
Rasueros (Hispanio)
DEC
Situo de Rasueros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rasueros [+]
vdr

Rasueros [raSŬEros] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.

Rasueros en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
San Cristóbal de Trabancos.
Rasueros - mudeĥara turo de la 13-a jarcento.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Rasueros kaj San Cristóbal de Trabancos, iam nomita Cebolla (cepo) aŭ Cebolla de Trabancos, okupas totalan areon de 40,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 168 loĝantojn. Ĝi distas 80 km de Avilo, provinca ĉefurbo, survoje laŭ komarka ŝoseo 610 inter Medina del Campo kaj Peñaranda de Bracamonte, je 81 km de Valadolido, kaj je 57 km de Salamanko.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

El historia pasinteco restas preĝejo de la 17-a jarcento, kun mudeĥara turo de la 13-a jarcento, baroka retablo kaj alia retablo (tiu romanika) el Astudillo, detruita pro pesto en Mezepoko. La preĝejo estas konstruita sur restaĵoj de iama kastelo de la Grafo Rasura, kies restaĵoj ankoraŭ videblas ĉe la fundamento de la preĝejo ĉe la rivero, kiu utilis kiel fosejo de la fortikaĵo kaj ĉe la fundamentos de kelkaj loĝejoj ĉe la placo. Estas ankaŭ ermitejo de la 18-a jarcento, kelkaj mezepokaj gvaturoj kaj ruinoj de muelejo kaj de kalkominoj. En San Cristóbal de Trabancos estas preĝejo kun mudeĥara absido.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]