Ĝabal an-Nur
Ĝabal an-Nur | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
642 m | ||
Geografia situo | 21° 27′ N, 39° 52′ O (mapo)21.45805555555639.861388888889Koordinatoj: 21° 27′ N, 39° 52′ O (mapo) | ||
| |||
Ĝabal an-Nur aŭ Ĝebel an-Nur, literumita ankaŭ kiel Jabal an-Nour (en araba: جَبَل ٱلنُّوْر, latinigite: Jabal an-Nūr, laŭvorte 'Monto de Lumo' aŭ 'Monteto de Iluminado ') estas monto apud Mekko en la regiono Heĝazo, Sauda Arabio.[1] En la monto estas la kaverno Hira (en araba: غَار حِرَاء, latinigite: Ghar-i-Hira, laŭvorte 'Kaverno Hira'), kiu havas fortan gravon por islamanoj tra la tuta mondo, ĉar oni diras, ke la islama profeto Muhammad pasigis tempon en tiu kaverno meditanta, kaj oni kredas amplekse en Islamo, ke estis tie kie li ricevis sian unuan revelacion, kiu konsistis el la kvin unuaj aĝaj de la korana surao Surah Al-Alaq el la anĝelo Ĝibra'il (kiel prononcita en kelkaj deklamskoloj de la Korano kaj de kelkaj arabaj triboj; konata ankaŭ kiel Gabrielo).[2] Ĝi estas unu el la plej popularaj turismaj altiraĵoj de Mekko. La monto mem estas ĉirkaŭ 640 m alta; tamen necesas unu aŭ du horoj por fari la krutan piediradon ĝis la kaverno. Estas 1750 ŝtupoj ĝis la pinto kio, eĉ por sana individuo, povas postuli inter duonhoron kaj unu kaj duonan horojn.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Vidaĵo de Ĝabal an-Nur
-
Enirante en la Kavernon Hira
-
Vidaĵo de Ĝabal an-Nur
-
Foto de Mekko en 2019, en kiu aperas la grandan moskeon Masĝid al-Haram antaŭe, kaj Ĝabal an-NurNour fone. Notu, ke la monto Abu Kubajs estas oriente de la moskeo, je la dekstra flanko de la foto.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Jabal al-Nour (The Mountain Of Light) and Ghar Hira (Cave of Hira)". 16a de Septembro 2015.
- ↑ "In the Cave of Hira'". Witness-Pioneer. Arkivita el la originalo en 2008-02-15. Alirita la 18an de Aŭgusto 2021.
21° 27′ 27.2″ N 039° 51′ 33.9″ O / 21.457556 °N, 39.859417 °O (mapo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- In pictures: Hajj preparations Bildoj #4 kaj #5 estas de Jabal an-Nūr kaj de la Hira kaverno.