Sándor Nagy (skulptisto)
Sándor Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1923 en Buj (vilaĝo) |
Morto | 11-an de aŭgusto 2017 (94-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Magda Gádor |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Sándor Nagy [ŝAndor nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Sándor estis hungara skulptisto. Lia edzino estis Magda Gádor.
Sándor Nagy [1] naskiĝis la 28-an de majo 1923 en Buj (vilaĝo), li mortis la 11-an de aŭgusto 2017 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Nagy komence estis masonisto, dum la 2-a mondmilito soldato kaj militkaptito. Post la mondomilito li denove estis masonisto, sed libertempe li lerte skulptadis lignojn. Inter 1947-1949 li frekventis liberan artlernejon en Nyíregyháza, lia majstro estis Balázs Diószegi. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1954. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Beck, Pál Pátzay, Zsigmond Kisfaludi Strobl kaj Sándor Mikus. Intertempe li edziĝis, ili komencis krei en Budapeŝto en forlasita ateliero, poste en Artistkolonio (Budapeŝto), ekde 1967 en familia domo en Zugló. Li ricevis premiojn inter 1970-1997.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1967, 1974, 1979, 1985, 1992, 1998, 2005)
- Nyíregyháza (1971, 1977, 1986, 1994, 2000)
- Kisvárda, Balmazújváros (1977)
- Sopron (2006)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1959, 1989, 1997)
- Arthalo Budapeŝto (1961, 1982)
- Hungara Nacia Galerio (1965, 1972, 1976)
- Hódmezővásárhely (1966, 1974)
- Miskolc (1974, 1978)
- Sopron (1991-1999)
- Pilsen (urbo) (2006)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- reliefo pri fortikaĵestro Péter Eörsy Győr, 1962
- monumento, Buj, 1989
- Holokaŭsto Kisvárda, 1999
- Várakozó hölgy Ibrány, 2014
- Idős pár Ibrány, 2014
- Kendős nő Ibrány, 2014
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio