István Kenesei
István Kenesei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1970) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
István Kenesei [iŝtvAn keneŝei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenesei István estas hungara lingvisto, profesoro, membro korespondanta (2016), ordinara (2022) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea (2013).
István Kenesei [1] naskiĝis la 29-an de marto 1947 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Kenesei akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1970. En la sekva jaro li ekinstruis en Scienca Universitato de Szeged, kie li doktoriĝis en 1974. Li kandidatiĝis (CSc) en 1980, docentiĝis en 1982, doktoriĝis (DSc) en 1992. Li estis nomumita katedrestro en 1985, universitata profesoro en 1993. Inter 1997-2000 li estis vicrektoro. Li iĝis ankaŭ institutestro en 2002. En 1987 li instruis en Delavaro, en 1995 en Venecio, en 2004 en Utrecht. Li ricevis premiojn en 2002 kaj 2007.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A nyelv és a nyelvek (La lingvo kaj la lingvoj), (1984, 1989, 1995, 2000, 2004, 2011)
- Hungarian: Descriptive Grammars Series (1998) - kun aliaj
- A nyelvtudomány a társtudományok tükrében (2006)