Bissone
Bissone | |
---|---|
Blazono de Bissone | |
Bissone | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Ceresio |
Koordinatoj | 45° 57′ 0″ N 8° 57′ 58″ O / 45.95000 °N, 8.96611 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 0″ N 8° 57′ 58″ O / 45.95000 °N, 8.96611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 856 |
Areo | 1,82 km² |
Alteco | 273 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6816 |
Komunumkodo | 5154 |
Mapo de Bissone |
Bissone estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 856 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bissone situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Lugano, ĉe la orienta fino de la Digo de Melide, kiu konektas la du lagoflankojn. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bissone kaj Roncato, kiujn tranĉas la trafikoriĉaj kantona vojo kaj aŭtovojo kaj trajnlinio. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,82 km², de kiuj 79,8 % estas kovritaj de arbaro, 0 % servas por agrikulturo kaj 19,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Bissone limas en nordo al la itala eksklavo Campione d'Italia (Provinco Como, Italio), en oriento al Arogno, en sudo al Maroggia, kaj en okcidento aliflanke de la Lago de Lugano al Melide.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bissone situas ĉe la orienta fino de la Digo de Melide. Tra Bissone pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. De la aŭtovojalveturejo Bissone la kantona ĉefvojo n-ro 403 kondukas al Campione d'Italia. La fervojlinio, kiu kondukas tra la komunumo ne disponas pri haltejo sur la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la buslinio de Lugano al Campione d'Italia kaj pere de liniaj ŝipoj sur la Lago de Lugano.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Bissone datiĝas el la jaro 735 kiel Blixuni. En la 8-a jarcento en Bissone estis konektita kun la langobarda garnizono kaj fortikaĵoj de Campione, Arogno kaj Brusino Arsizio. Ekde la 9-a jarcento la Monaĥejo Ambrogio de Milano posedis bienojn en Bissone. Dum mezepoko en Bissone ekzistis burgo sur la loko de la hodiaŭa Casa Tencalla. Je la monta flanko la vilaĝo estis protektita de muro kun prodegoj.[3]
Famaj personecoj
[redakti | redakti fonton]En Bissone naskiĝis la fama arkitekto Francesco Borromini (1599-1667).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bissone – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|