Sankta Silvano
Sankta | |||||
Silvano aŭ Silas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | komence de la unua jarcento en Romo | ||||
Morto | inter 65 kaj 100 de nia erao en Makedonio | ||||
Religio | kristanismo • judismo vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | kojnea greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto misiisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Silvano (grekskribite: Σιλουανός, aŭ greke: (Σιλᾶς, Silas kiu, laŭ kelkaj, estus aramea formo de Saŭlo), estis kristano de la unua jarcento el Jerusalemo, venerita kiel sanktulo ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj. Membro de la jerusalema kristana komunumo, li estis grande estimata ĉe la apostoloj. Eble li estis, kiel Paŭlo el Tarso, romia civitano (civis romanus).
Kune kun Judaso dirita Barsaba, li estis elektita akompani Paŭlon kaj Barnabason al Antioĥio kie ili sciigos al la tiea kristana komunumo la decidojn apenaŭ alprenitajn en la Koncilio de Jerusalemo. Laŭ iuj versioj, Silvano (aŭ Sila) ne revenis al Jerusalemo kune kun Barnabaso, sed restadis en Antioĥio.
Paŭlo, disiĝinte el Barnabaso, igis sian kompanulon Silvano, dum Timoteo ilin atingos en Listra. Silvano estis flanke de Paŭlo okaze de la incidento en Filipio de la tiama Makedonio: Paŭlo estis liberinta sklavinon el malbona spirito ŝin posedanta, sed ŝiaj mastroj, kiuj el ties frenezo kiu igis ŝin profetanta, tiris profiton, sukcesis arestigi kaj enkarcerigi la misiistojn pro damaĝo. Tiun nokton la enkarcerigitoj estis mirakle liberigitaj sukcesante ankaŭ konvertigi siajn provosojn.
Silvano partoprenis en la suferoj de Paŭlo ankaŭ en Saloniko kie, post esti konvertiginta iujn judojn, ambaŭ estis postkuritaj ĝis la domo de Jasono, ilia gastiganto. Kun Paŭlo, Silvano atingis Berean kaj kune konkeris al Jesuo multnombrajn adeptojn. Sed la judoj de Tesaloniko daŭrigis ilin persekuti. Paŭlo foriris en la direkto de Ateno lasante en Tesaloniko Silvanon kaj Timoteon kiuj kun Paŭlo akordiĝis tiun ĉi atingi plej eble frue. Paŭlo skribos du leterojn al la Tesalonikanoj, en kiuj Silvano estas nomata kiel kuriero kaj kiel kunkompilisto de la leteroj
En Korinto, Silvano aktivis plue ĉiam ĉeflanke de la apostolo: lia nomo aperas ĉe tiu de Paŭlo en la salutoj de tiu adresitaj el Korinto al la Eklezio de Tesaloniko.[1] Sed ĉepunkte perdiĝas spuroj pri li; li reaperos, jarojn plimalfrue, ĉirkaŭ 62-64, kunlaboranta de la apostolo Petro kiel kuriero kaj eble kompilanto de la unua letero kiun Petro adresiĝis al la komunumoj de Azio. La teologo Adolf von Harnack proponis la ideon ke Silvano povus esti la kompilisto ankaŭ de la Epistolo al la Hebreoj[2].
Sankta Silvano estas liturgie memorata la 13-an de julio en la Katolika Eklezio, la 26-an de januaro en tiu Luterana, la 30-an de julio en tiu ortodoksa
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A. von Harnack, Geschichte der altchristlichen Literatur, Leipzig 1893–1904.