Saltu al enhavo

Kaŭno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de la Malnova Urbo, vidata el la urboparto Aleksotas aliflanke de la rivero Nemunas
Panoramo de la Malnova Urbo, vidata el la urboparto Aleksotas aliflanke de la rivero Nemunas
Kaŭno
(Kovno)
litove Kaunas, hebree בנה, pole Kowno, beloruse Коўна, ruse Каунас, germane Kauen
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kaunas
Ŝtato Litovio Litovio
Distrikto Distrikto Kaunas
Flughaveno Flughaveno Kaŭno
Konata loko Kaŭna kastelo
Valbaraĵo Kaŭna valbaraĵo
Riveroj Neris, Nemunas
Situo Kaŭno
 - alteco 48 m s. m.
 - koordinatoj 54° 53′ 50″ N 23° 53′ 10″ O / 54.89722 °N, 23.88611 °O / 54.89722; 23.88611 (mapo)
Areo 157,0 km² (15 700 ha)
Loĝantaro 305 120 (2023)
 - de metropolo 673 706
Denseco 1 943,44 loĝ./km²
 - de metropolo 673 706 loĝ./km²
Zoologia ĝardeno Zoo de Kaŭno
Unua skriba mencio 1361
Horzono UTC+2: Orienteŭropa Tempo (OET)
 - somera tempo UTC+3: Orienteŭropa Somera Tempo (OEST)
Poŝtkodo
Asocio Hansa ligo
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Kaunas
Retpaĝo: www.kaunas.lt
Map
la katedralo sanktaj Petro kaj Paŭlo
ortodoksa katedralo
Kaŭna moskeo
La mezepoka fortikaĵo de Kaŭno (Kauno pilis), proksime de la historia urbocentro sur la terlango inter la riveroj Nemunas kaj Neris

Kaŭno[1] (antaŭe konata slavdevena esperanta nomo Kovno, litove Pri tiu ĉi sono Kaunas, hebree קובנה, ruse Каунас, arkaike КовноKovno, beloruse КоўнаKoŭna, pole Kowno, germane ĝis la 19-a jarcento Kauen) estas la dua plej granda urbo en Litovio, en la centro de la lando. Ĝi apartenis al la iama Hansa Ligo. En 2023 en la urbo vivis 305 120 loĝantoj sur areo de 157 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 943 loĝantoj/km². Ekde la jaro 1920 ĝis junio 1940 ĝi estis la ĉefurbo de la moderna respubliko Litovio, kaj de 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 estis la administra centro de samnoma distrikto de Litovio. Ene de la urba teritorio kunfluas la riveroj Nemunas kaj Neris. La historia kaj nuna litova ĉefurbo Vilno situas pli-malpli 100 kilometrojn oriente.

La centra situo de la urbo en Litovio, kiu estis la komencopunkto de la unuaj du litovaj aŭtoŝoseoj — okcidenten al Klaipėda kaj orienten al Vilno — kaj krome fervoja, aviada kaj riveroŝipa nodopunkto, favorigis kreskon de industriaj entreprenoj (en lando krome principe difinita per agrikulturo kaj malmulta industrio), sed ankaŭ la kreskon de pluraj universitatoj kaj multaj artaj galerioj. Aparte la arto de teksaĵoj kaj vestaĵoj, kies radikoj krom la historiaj teksaj tradicioj estas la de la 19-a jarcento forta teksa kaj vestaĵojnkudra industrio de la urbo, fortas en Kaunas, kiun respegulas granda kaj internacie tre atentata privestaĵa foiro ĉiun duan jaron.

Kaunas estis en 2022 Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Dum la jaro 1361 unuafoje menciiĝas fortikaĵo de la Granda Duklando de Litovio proksime al la enfluejo de la rivero Neris en la pli grandan riveron Nemunas. La fortikaĵo estis ripete konkerata kaj detruata de la ekspansiemaj armeanoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, sed ĉiam senprokraste estis rekonstruita de la litovoj. La germana kavalira ordeno dum la 13-a jarcento en la proksima marborda teritorio sude de la rivero Nemunas (la pli posta germana provinco Orienta Prusio), do en la sudo de Litovio, neniigis la baltan popolan de praprusoj kaj en la "kristanisma" batalo kontraŭ la nekristanaj baltoj poste konkeris teritoriojn de la baltaj popoloj livonoj kaj kuronoj en la nordo de Litovio. Ĉefa kialo por la ripetaj atakoj de la ordeno al Kaunas kaj la ĉirkaŭa centro de la vivregiono de litovoj estis la provo ligi la du konkeritajn teritoriojn, por ekhavi kontinuan kaj unuecan regnon inter Livonio kaj Orienta Prusio. Sur tiu imagita akso de prirevata konkerata teritorio la litova fortikaĵo de Kaŭno estis geografie centra kaj detruinda obstaklo. Post la klara malvenko de la Ordeno de germanaj kavaliroj kontraŭ la unuiĝintaj armeoj de Litovio kaj Pollando dum la batalo de Grunberg/Žalgiris de julio 1410 la armea konflikto decidiĝis favore al la litovoj kaj la ripetaj atakoj al Kaŭno ĉesis.

la "Domo de Perkuno" en Kaunas

Dum la postaj jardekoj kaj jarcentoj la urba fortikaĵo malgraviĝis, sed la urbo ekprosperis kiel komerca centro. Jam dum la jaro 1408 la urbo ricevis urbajn rajtojn laŭ la Magdeburga modelo kaj dum la jaro 1440 malfermiĝis kontorejo de la Hansa ligo. Multaj metiistoj eksetlis en la komerca urbo kaj Kaŭno iĝis trafike centra, riĉa kaj granda urbo de la Granda Duklando de Litovio kaj la federacia regno Pollando-Litovio.

Moderna epoko

[redakti | redakti fonton]

Malfacilajn tempojn por la urbo alportis la 17-a kaj 18-a jarcentoj: Inter la jaroj 1655 kaj 1661 la urbo estis okupita fare de la armeo de la Rusia Imperio, kaj dum la jaro 1701 de la sveda armeo. Dum 1670 kaj 1732 incendioj detruis la urbon, kaj ripete pestaj epidemioj mortigis grandajn partojn de la urbanaro. Post kiam la Rusia Imperio konkeris kaj aneksis la teritorion de la eksa Granda Duklando de Litovio en la jaro 1795, la urbo en 1831 iĝis gubernia ĉefurbo de la rusaj okupantoj. En 1879 la rusia imperia armeo komencis transformi la urbon al fortikaĵego, reto da sep unuopaj fortikaĵoj plus ok fortikaĵetoj, kaj inter ili remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la centra urbo, kaj jardekon pli poste aldoniĝis plia, oka fortikaĵo. Dum 1912 la imperia armeo komencis energie ampleksigi la fortikaĵegon, sed pro la Unua Mondmilito nur pretiĝis unu plia, do naŭa, fortikaĵo, antaŭ ol la armeo de la Germana Regno dum la jaro 1915 konkeris la urbon.

la urbodomo (malfone esperantista infano)

Post la restarigo de la ŝtata sendependeco de Litovio, dum 1920 la armeo de la same sendependiĝinta najbara ŝtato Pollando atakis Litovion kaj konkeris la regionon ĉirkaŭ la historia litova ĉefurbo Vilno: kaj la urbo Vilno kaj la ĉirkaŭa regiono sub la nomo Centra Litovio estis aneksita kaj inter la jaroj 1920 kaj 1940 apartenis al la teritorio de Pollando. Sekve Kaŭno, estante la dua plej granda litova urbo, inter la jaroj 1920 kaj 1940 iĝis la dumtempa ĉefurbo (laikinoji sostinė) de la demokratia respubliko Litovio, kaj plimultaj el la tiujaraj prezidentoj de Litovio estis Kaŭnanoj.

Dum junio 1940 la Sovetunio armee konkeris la respublikon kaj ankaŭ enmarŝis en Kaŭnon — koresponde al la sekreta aldona protokolo inter la diktaturoj Sovetunio kaj Tria Regno de la pakto Ribbentrop-Molotov.

Sekvajare, dum 1941 la armeo de Tria Regno, deklarinte militon ankaŭ al Sovetunio, konkeris la urbon kaj restis ĝis 1944. Dum tiu tempo la granda juda loĝantaro de Kaŭno estis malliberigita en la germana-nazia koncentrejo norde de la rivero Neris (la nuna urba kvartalo Vilijampolė), kaj estis genocide mortigita parte en la urba naŭa fortikaĵo kaj parte en pli foraj koncentrejoj. Inter la jaroj 1940 respektive 1944 kaj la rea atingo de la ŝtata sendependeco de Litovio la urbo apartenis al la Litova Soveta Socialista Respubliko instalita de la komunistaj sovetuniaj okupantoj. Ĉefurbo de tiu sovetunia respubliko denove estis la urbo Vilno.

Nuntempe la urbo unuavice estas industria, eduka kaj scienca centro. Pro sia situo ĝi estas la precipa trafika nodopunkto de Litovio. Kaŭno posedas altiran urban centron kun piedira zono de pli ol 2,5 kilometroj, kie abundas kafejoj, artaj galerioj, teatroj kaj vendejoj. Tiu piedira zono konektas la mezepokan historian urbocentron kun la "nova urbocentro" de la 19-a jarcentro.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ datumoj de la censo de 2021, en Kaŭno tiujare loĝis 298 753 personoj.[2]

La loĝantaro de Kaŭno laŭ denaskaj lingvoj surbaze de la censo de 2021 estis:

Lingvo Kvanto de denaskaj parolantoj[2] %
litova lingvo 285 418 95,53
rusa lingvo 8591 2,87
pola lingvo 789 0,26
belorusa lingvo 303 0,10
ukraina lingvo 331 0,11
cigana lingvo 73 0,02
germana lingvo 34 0,01
latva lingvo 0 0,00
aliaj lingvoj 1266 0,42
plurlingvuloj 1948 0,65
sume 298 753 100

Amaskomunikiloj

[redakti | redakti fonton]

Kauno diena ("la tago de Kaunas") estas ĉiutage aperanta gazeto en Kaunas, kiu origine fondiĝis en novembro 1945 kiel organo de la urba komunista partio. Inter la jaroj 1998 kaj 2006 ĝi apartenis al la norvegia konzerno Orkla Media, kaj ekde tiam estas posedaĵo de la investa konzerno Hermis Capital.

Pliaj nuntempe gravaj urbanoj

[redakti | redakti fonton]

Internacia kunlaboro

[redakti | redakti fonton]
la domo de Aleksandro Silbernik en la Zamenhofa strato, nun sidejo de Litova Esperanto-Asocio

Esperanto en Kaŭno

[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Čiurlionis-muzeo

[redakti | redakti fonton]

Mikalojus Konstantinas Čiurlionis estas la ĝis nun historie plej grava litova pentristo kaj komponisto. La Čiurlionis-muzeo en Kaŭno montras liajn verkojn (vide kaj aŭde) en la placo de unueco (Vienybes aikštė) en la strato K. Donelaičio gatvė. Jen nur unu el pluraj urbaj muzeoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]