Ŝota Rustaveli
Ŝota Rustaveli | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
შოთა რუსთაველი | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1172 en Rustavi, Kartvela reĝlando | |
Morto | ĉirkaŭ 1216 en Jerusalemo | |
Tombo | Monaĥejo de la Kruco vd | |
Lingvoj | kartvela vd | |
Ŝtataneco | Kartvela reĝlando vd | |
Alma mater | Monaĥejo Gelati vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto reĝa trezoristo (meĉurĉletuĥucesi) vd | |
Aktiva dum | 12-a jarcento–13-a jarcento vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La kavaliro en panterfelo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝota RUSTAVELI, kartvele შოთა რუსთაველი (naskiĝis en ĉirkaŭ 1172 en Rustavi, Kartvelio, kaj mortis en ĉirkaŭ 1216 en Jerusalemo), estis grava kartvela poeto. Li estas konsiderata de multaj unu el la plej grandaj reprezentantoj de la mezepoka literaturo. Li estas aŭtoro de "La kavaliro en panterfelo" (kartvele ვეფხისტყაოსანი, Vepĥis tq'aosani), nacia eposo de Kartvelio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Malmulto estas certa pri la vivo de Ŝota Rustaveli. Laŭ la klasika, kvazaŭ legenda, historio Ŝota Rustaveli orfiĝis dum sia infanaĝo kaj estis zorgita de sia onklo, kiu estis monaĥo. Tiu frue enkondukis Ŝotan al la religia afero, kio forte influis lin en lia verkado. Estas multe da historioj pri la edukado kaj postaj vojaĝoj de Ŝota al Arabujo, Bizanco kaj Grekujo. Oni diras, ke li iris al Jerusalemo, kiam maljuniĝis, kaj tie mortis en kartvela monaĥejo. Fakte en la Monaĥejo de la Kruco, en Jerusalemo, ekzistas fresko, kiu reprezentas, laŭ akademia konsidero, figuron de Ŝota Rustaveli maljuna. Alia historio ankaŭ rakontas, ke li verkis multe da poemoj por la reĝino Tamaro de Kartvelio, kiu regis dum la 12-a jarcento, kiam Kartvelio atingis sian oran epokon, montrante grandegan povon kaj influon. Kiel premion, Tamaro donis al li la titolon kasiston de la korto, kaj tiam Ŝota Rustaveli estus enamiĝinta pro la reĝino.
Nuntempe tio, kion la historiistoj fakte konsideras, estas, ke li naskiĝis en ĉirkaŭ 1172, en la kartvela urbo Rustavi, kaj mortis en ĉirkaŭ 1216, en Jerusalemo. Ankaŭ estas sekura la aŭtoreco de Ŝota Rustaveli pri la eposo "La kavaliro en panterfelo", krom kelkaj aliaj poemoj.
Verko
[redakti | redakti fonton]La verkoj de Ŝota Rustaveli estas tre ofte religiaj kaj filozofiaj pro la influo de religio en lia vivo. Krom tiaj poemoj, li ankaŭ verkis la grandiozan eposon "La kavaliro en panterfelo", kiu iĝis nacia eposo de Kartvelio. Lia verkaro estas gravega por la mezepoka literaturo, tamen precipe por la kartvela literaturo, ĉar Ŝota Rustaveli estas konsiderata bazo de la literatura moro de tiu lando.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]De Ŝota Rustaveli aperis en Esperanto
- dulingva (kartvela, Esperanto) kolekto de Aforismoj. Tbilisi: Mecniereba, 1983.
- Kavaliro en tigra felo. Trad. Zurab Makaŝvili. Tbilisi: Sabĉota sakartvelo, 1989. Dua, redaktita eld. [Embres-et-Castelmaure]: Monda Asembleo Socia (MAS), 2018.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Instituto Shota Rustaveli pri Kartvela Literaturo de la Kartvela Akademio de Sciencoj
- The Man in the Panther's Skin, angla traduko de "La kavaliro en panterfelo", fare de M. Wardrop
- Der Ritter im Tigerfell Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine, germana traduko de "La kavaliro en panterfelo"
- Tariel a párducbőrös lovag hungara traduko de "La kavaliro en panterfelo" fare de Béla Vikár, helpe de la kartvela esperantisto Giorgi Ciklauri
- Ilustraĵoj sur "La kavaliro en panterfelo", fare de Sergo Kobuladze