Dahn
Dahn | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | distrikto Südwestpfalz | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Dahner Felsenland | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06391 | |||||
Poŝtkodo | 66994 | |||||
Aŭtomobila kodo | PS | |||||
Oficiala Municipokodo | 07340004 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Alexander Fuhr | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Schulstraße 29 66994 Dahn | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 4532 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 9′ N, 7° 47′ O (mapo)49.1513888888897.7797222222222Koordinatoj: 49° 9′ N, 7° 47′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 210 m | |||||
Areo | 40,75 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.dahn.de/ | |||||
Dahn estas urbeto en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 4 532 loĝantojn. La urbo apartenas al la mezalta montaro Palatinata Arbaro kaj ĉirkaŭiĝas de parte bizarformitaj rokoj, interalie la impona roko Jungfernsprung tuj flanke de la historia urbocentro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Pliaj vidindaĵoj estas du ruinoj de historiaj mezepokaj burgoj. La burgo Altdahn estas la ruino de rokburgo en la suda Palatinata Arbaro en alteco de 337 m. Ĝi situas oriente de la urbeto Dahn, kiu estas en la germana parto de la Vasgovio en la distrikto Südwestpfalz. La rokburgo burgo Neudahn en la sudokcidenta Palatinata Arbaro staras ĉe la norda fino de longe etendiĝanta montodorso proksime al la urbeto Dahn. La kerna parto de la burgo troviĝas sur sabloŝtona roko, tipe por la regiono ĉirkaŭ Dahn (nome Roklando de Dahn).