Esperanto

redakti

  zum + i ( eo , VE )

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo zumis zumas zumos
Adjektiva aktiva participo zuminta zumanta zumonta
Adjektiva pasiva participo zumita zumata zumota
Substantiva aktiva participo zuminto zumanto zumonto
Substantiva pasiva participo zumito zumato zumoto
Adverba aktiva participo zuminte zumante zumonte
Adverba pasiva participo zumite zumate zumote
Moduso
Infinitivo zumi
Volativo zumu
Kondicionalo zumus
  • (verbo ambaŭtransitiva)
 Deveno
de la onomatopeo zum, kiel la hispana zumbar aŭ la portugala zumbir

 Signifoj
redakti
  1. (netransitiva) soni kontinue, malakute, mallaŭte, sed senteble kaj kutime ĝene
  2. (transitiva) sonigi ion kvazaŭ tiele
 Ekzemploj
[1] "Almenaŭ ĉi tiuj restis vivantaj" - li pensas, la kapo zumas, fermiĝas la okuloj. Morgaŭ mi devas prezenti la fakturon - li pensis ankoraŭ.[1]

Sintakso:

  • verbo netransitiva:
    • io zumas » La abelo zumas.
    • nerekta komplemento: io zumas al iu » Tio muziko zumas al li (t.e. la muziko lin ĝenas).
    • cirkonstanca komplemento: io zumas al iu en ie » La bruo zumas al ŝi en la kapo, en la cerbo.
  • verbo transitiva:
    • zumi ion » La infano zumas ian kanton.
 Vidu ankaŭ

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. István Nemere. La naŭa kanalo. Budapeŝto, 1981, p. 28-29.