San Bartolomé de las Abiertas
San Bartolomé de las Abiertas estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
San Bartolomé de las Abiertas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Jara | ||
Poŝtkodo | 45654 | ||
Retpaĝaro | [www.ayun-sanbartolomedelasabiertas.com] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Esteban Benito Blázquez Pascual | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 590 (2011) | ||
Loĝdenso | 10,35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 50′ N, 4° 43′ U (mapo)39.83-4.7155555555556Koordinatoj: 39° 50′ N, 4° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 554 m [+] | ||
Areo | 57 km² (5 700 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Bartolomé de las Abiertas [+] | |||
Toponimio
redaktiLa termino "San Bartolomé" (Sankta Bartolomeo) rilatas al la fakto ke la fondintoj de la vilaĝo decidis elekti per hazardludo la nomon de unu el la sanktuloj kiuj ili adoris. "Las Abiertas" (la malfermitaĵoj) pro la karakteroj de la loko, nome zono senarbara, kaj ebena. Antaŭe ĝi nomiĝis "San Bartolomé de Valdecelada", "San Bartolomé de la Raña" kaj jam en la 18a jarcento per sia aktuala nomo.
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas populare Bartolo. La censita populacio en 2011 estis de 590 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,35 loĝ/km².
Situo
redaktiSan Bartolomé de las Abiertas estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 554 m; je 90 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 57 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°49′48″ N 4°42′56″ Ok.
Geografio
redaktiLimas kun la municipaj teritorioj de Las Herencias, La Pueblanueva, San Martín de Pusa, Santa Ana de Pusa, Retamoso de la Jara kaj Alcaudete de la Jara, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
redaktiMeze de la 18a jarcento, San Bartolomé kaj Las Abiertas estis du vilaĝoj sendependaj.
Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis preskaŭ 2,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu kvaroniĝis alĉirkaŭ 500.