Piedratajada

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 19 dec. 2022.

Piedratajada [pjedrataĤAda] (aragone Piedratallada) estas hispana municipo en la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros, en provinco Zaragozo. Ĝi apartenas al komarko Cinco Villas, en la regiono Aragono, Hispanio. [1]

Piedratajada
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50616
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 0° 48′ U (mapo)42.1201688-0.80652420000001Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 423 m [+]
Areo 22,660366 km² ( 226 6.0 366 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Piedratajada (Provinco Zaragozo)
Piedratajada (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Piedratajada
Piedratajada (Hispanio)
Piedratajada (Hispanio)
DEC
Situo de Piedratajada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piedratajada [+]
vdr

Loknomo

redakti

La loknomo estas etimologie kompreneble kiel "Trnĉita Ŝtono", kaj tiukadre aperas flava simbolo en la municipa blazono.

Dum la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento kaj la plej granda parto de la 20-a jarcento, tiu municipo inkludis la nunan municipon Marracos. [2]

Geografio

redakti

La urbo Piedratallada havas alton de 423 metroj super la marnivelo, kaj ĝi distas 50 km al Zaragozo, kiu estas ĉefurbo de la provinco kaj de la regiono Aragono. La etendo de la komunumo estas 39,6 kvadrataj kilometroj. [3]

En 1940 ĝi havis 849 loĝantojn, sed ekde tiam ĝi ne ĉesis malpliiĝi kun rapideco de ĉirkaŭ cent homoj ĉiun jardekon:

1950 1960 1970 1981 1991 2001 2011 2016
722 656 533 315 231 152 133 130

Historio

redakti

Tiu ĉi municipo estis ligita dum jaroj al la ŝtonlaboro kaj ankaŭ al la vitejoj, konservante multajn malnovajn vinkelojn elfositajn en la roko. Tiuj keloj ebligis konservi la vinon, ĉar, estante fosita subtere, la temperaturo estis konstanta, io ideala por la fermentado de la mosto. [4]

Monumentoj

redakti
  • Preĝejo Sankta Sebastiano.:
Ĝi estas antikva preĝejo konstruita laŭ romanika kaj gotika stiloj kaj dediĉita al la martiro Sankta Sebastiano, kiu dependas de la diocezo de Jaca. [5]
La loka paroĥa preĝejo havas romanikan planon el la 14-a jarcento, kaj orient-gotikan absidon el la 16-a jarcento, kiu enhavas retablon de Sankta Sebastiano, pentritan en la 15-a jarcento. Dum reestigado de ĝia ĉefenirejo, tri krucoj estis inkluditaj kiel Kalvario, kiu iam ekzistis ĉirkaŭ la preĝejo. [6]

Estas menciinde

redakti
  • Peirón de San Isidro. (Kruco sur kolono dediĉita al Sankta Isidro). [7] [8]
  • Pozo de hielo. (Glaciputo: kovrita per ŝtonkonstruaĵo en formo de duona ovo, kiu estis plenigita per neĝo vintre, por havi glacion en la varma sezono)
  • Bodegas viejas. (Malnovaj keloj) [9]
  • Mina de cobre "San Jorge". (Forlasita kuprominejo "Sankta Georgo"). [10]
  • Yacimiento arqueológico de "San Melorge". (Arkeologia loko "Sankta Melorge"). [6]

Festoj

redakti
  • San Sebastián, la 20-an de januaro (Sankta Sebastiano).
  • San Ramón Nonato, la 31-an de aŭgusto (Sankta Ramono).

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti