Nord-Koreio en la Olimpikoj

partoprenoj de olimpikaj teamoj el Nord-Koreio

Sportistoj de la politike tre fermita lando Nord-Koreio unue en 1964 partoprenis vintran olimpikon - ekde la jaro 1972 oficiala nord-korea teamo laŭ permeso de la tre strikta ŝtata registaro rajtas partopreni la somerajn olimpikojn, kaj nur maltrafis tri eventon ekde tiam: en 1984, kiam ĝi aliĝis al la sovetunia bojkoto de la evento en Usono, en 1988, kiam ĝi bojkotis la ludojn en Sud-Koreio, kaj en 2020/2021, kiam oni citis timojn pri la kronvirusa pandemio. En vintraj olimpikoj nur kun interrompoj estis nord-koreaj partoprenantoj, kiuj kontribuis po unu bronzan medalon en 1964 kaj 1992. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2024, la teamo sume atingis 16 orajn, 19 arĝentajn kaj 28 bronzajn medalojn. Antaŭ 2024, la teamo havis malsukcesan jarojn kaj sekve maltrafis du olimpikojn: Vintre 2018 en la najbara Sud-Koreio ne atingiĝis medaloj, pri la ŝtata malpermeso ke atletoj forlasus la landon en somero 2021 en Tokio oni jam skribis supre, kaj reage de tiu drasta ago, la IOK malpermesis akcepti nord-koreanojn en somero 2022 en Pekino. Fine ĝi havis la 48-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj en 2016 kaj tenis tiun rangon ĝis la komenciĝo de la somera Olimpiko 2024 en Parizo. Tie nur en la unua triono, la juliaj tagoj, aldoniĝis du arĝentaj medaloj, poste pliaj kvar bronzaj, kaj fine ĝi havis la 68-an rangon. Sume en la tabelo de ĉiuj olimpikoj la teamo nun estas en la 50-a rango.

Nord-Koreio en la Olimpikoj

Flago de Nord-Koreio
IOK-kodo  PRK
NOK Olimpika Komitato de Nord-Koreio
Olimpikoj en
Medaloj
Rango: #50
oro
16
arĝento
19
bronzo
28
sumo
63
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1972 · 1976 · 1980 · 1984 - 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1964 · 1968 · 1972 · 1976 - 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2018 · 2018 · 2022
vdr
la sportpafisto Ri Ho-jun en la somera Olimpiko 1972 kontribuis la entute unuan nordkorean ormedalon

La ŝtate kontrolata Olimpika Komitato de Nord-Koreio kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1953 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1957.

la maratonisto Pak Song-ĉol (박성철, Pak Song-chol) en la Somera Olimpiko 2012 en Londono

Unuopaj jaroj en somero ekde 2012

redakti
 

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 51 nordkoreaj sportistoj en 10 sportaj fakoj. Teama flagotenanto estis Pak Song-ĉol (박성철, Pak Song-chol) en la inaŭgura respektive Ri Ĝong-mjong (리종명, Ri Jong-myong) en la ferma ceremoonio. La teamo atingis   4 orajn kaj   3 bronzajn medalojn (do neniujn arĝentajn) kaj fine havis la 20-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj, la ĝis nun dua plej bona nordkorea rezulto post la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono.

 

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 31 nordkoreaj sportistoj en 9 sportaj fakoj. Teama flagotenanto estis Ĉo Ĝon-ŭi (최전위, Choe Jon-wi) en la inaŭgura respektive Jun Ŭon-ĉol (윤원철, Yun Won-chol) en la ferma ceremonio. La teamo atingis   2 orajn,   3 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 34-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

 

En la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo konkuris 16 nordkoreaj atletoj en 7 sportaj fakoj. Teamaj flagotenantoj estis Im Jong-mjong (임용명, Im Yong-myong) kaj Mun Song-hui (문송희) en la inaŭgura kaj ferma ceremonio. La teamo atingis   2 arĝentajn kaj   4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 68-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj, kune kun la teamo de Kirgizio.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • Laŭ stato de somero 2022 ne ekzistas oficiala retejo - tio ne ŝanĝiĝis ĝis somero 2024.

Vidu ankaŭ

redakti
 
 
malnova emblemo, uzita ĝis antaŭ 2016
 
 
la tablotenisistino Kim Song-i en la olimpiko 2016