Neenah
Neenah estas urbo en Vinebaga Kantono, Viskonsino. Ĝi situas ĉe la marbordoj de Vinebaga Lago, Lageto Butte des Morts, kaj la Vulpa Rivero, proksimume sesdek kilometrojn sudokcidente de Green Bay.
Neenah | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono triaranga urbo en Viskonsino vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 54956 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 319 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 098 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 10′ N, 88° 28′ U (mapo)44.174166666667-88.468611111111Koordinatoj: 44° 10′ N, 88° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 750 m [+] | ||
Areo | 24,88003 km² (24 88. 003 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Neenah, Wisconsin [+] | |||
Neenah | |
---|---|
Urbo | |
City of Neenah | |
Kromnomo: La Urbo de Papero | |
Situo de Neenah en Winnebago-Kantono, Viskonsino. | |
Situo en la ŝtato de Viskonsino Koordinatoj: 44°10′27″N 88°28′7″: 44°10′27″N 88°28′7″W | |
Lando | Usono |
Ŝtato |
Viskonsino |
Kantono | Vinebago |
Registaro | |
• Tipo | Urbestro-urbestraro |
• Urbestro |
Dean R. Kaufert (R) |
Areo[1] | |
• Tuta | 4.29 km |
• Landa | 3.55 km2 |
• Akva | 0.74 km2 |
Alteco | 230 m |
Loĝantaro (2010) | |
• Tuta |
25,501 |
• Taksita (2016) |
25,914 |
• Denseco | 7,299.87/km2 |
Horzono | UTC−6 |
• Somera (ST) | |
Poŝtkodoj | 54956 |
Telefonkodoj |
920 |
FIPS-kodo | 55-55750 |
Retpaĝo |
La urbeto de Neenah ĉirkauas Neenah. La urbo estas la plej sudokcidenta urbo de la Vulpaj Urboj de nordorienta Viskonsino. Ĝi estas fojfoje referencita kiel la ĝemelurbo de Menasha, kun kiu ĝi kunhavas Doty-Insulo.
La nombro de loĝantoj estis 25,501 dum la popolnombrado de 2010.
Historio
redaktiNeenah estis nomita de Guberniestro James Duane Doty, de la Vinebaga vorto por "akvo" aŭ "flua akvo".[2] Ĝi estis la loko de Ho-Chunk vilaĝo en la malfrua 18-a jarcento. Ĝi nomiĝas Nįįňą en la Hoocąk lingvo.[3]
La registaro komence indikis ĉi tiun areon en 1835 kiel industria kaj agrikultura misio al la Menominaj Indianoj de la areo. Frua koloniigo de Eŭropaj Amerikanoj komencis kelkajn jarojn poste, stimulita multe de la proksimeco de la ejo al la Vulpa Rivero.[4]
Kimberly-Clark estis formita ĉi tie en 1872.[5] Oni konstruis gravan paperfarejon ĉi tie en 1873, kiam la regiono iĝis centro de seglignado.[6] Profitoj de segligno stimulis la kreskon de entreprenoj kaj varion de profesioj. Kelkaj homoj translokiĝis al Neenah post la katastrofa fajro en Oshkosh en 1875.
Geografio
redaktiNeenah situas ĉe 44°10'26"N 88°28'6"W / 44.17389°N 88.46833°W (44.174035, −88.468508).[7]
Laŭ Usona Buroo de la Censo, la urbo havas totalan areon de 24.89 km², de kiuj 23.91 km² estas tero kaj 0.98 km² estas akvo.[8]
Demografio
redaktiHistoria loĝantaro | |||
---|---|---|---|
Censo | Pop. | %± | |
1860 | 1,296 | — | |
1870 | 2,655 | 104.9% | |
1880 | 4,202 | 58.3% | |
1890 | 5,083 | 21.0% | |
1900 | 5,954 | 17.1% | |
1910 | 5,734 | -3.7% | |
1920 | 7,171 | 25.1% | |
1930 | 9,151 | 27.6% | |
1940 | 10,645 | 16.3% | |
1950 | 12,437 | 16.8% | |
1960 | 18,057 | 45.2% | |
1970 | 22,902 | 26.8% | |
1980 | 22,432 | -2.1% | |
1990 | 23,219 | 3.5% | |
2000 | 24,507 | 5.5% | |
2010 | 25,501 | 4.1% | |
Takso 2016 | 25,914 | [9] | 1.6% |
Usona Dekjara Censo[10] |
2010 censo
redaktiEkde la censo[11] de 2010, tie estis 25,501 homoj, 10,694 domanaroj, kaj 6,700 familioj kiu loĝis en la urbo. La loĝdenso estis 1,066.7/km². La rasa konsisto de la urbo estis 93.7% Blanka, 1.3% Afrikusona, 0.7% Indiĝena, 1.4% Azia, 1.3% de aliaj rasoj, kaj 1.5% de du aŭ pli rasoj. Hispanida aŭ Latina de iu raso estis 3.8% de la loĝantaro.
Ekzistis 10,694 domanaroj el kiuj 32.2% havis infanojn sub la aĝo de 18 loĝanta kun ili, 47.6% estis edziĝintaj paroj vivantaj kune, 10.5% havis inan dommastron kun neniu edzo, 4.6% havis iĉan dommastron kun neniu edzino, kaj 37.3% estis ne-familioj. 30.7% de ĉiuj domanaroj konsistis de unuopuloj kaj 10.7% havis iun loĝante sole kiu havis 65 jaroj aŭ pli. La averaĝa domanara grandeco estis 2.36 kaj la averaĝa familia grandeco estis 2.96.
La averaĝa aĝo en la urbo estis 37.1 jaroj. 25% de loĝantoj havis malpli ol 18 jaroj; 7.8% estis inter la aĝoj de 18 kaj 24; 27.6% estis de 25 ĝis 44; 27% estis de 45 ĝis 64; kaj 12.7% havis 65 jarojn de aĝo aŭ pli. La seksa konsisto de la urbo estis 48.9% iĉa kaj 51.1% ina.
Censo de 2000
redaktiDum la censo[12] de 2000, estis 24,507 homoj, 9,834 familioj kaj 6,578 familioj loĝantaj en la urbo. La loĝdenso estis 1,146.9 homoj je kvadrata kilometro. Estis 10,198 loĝejoj kun averaĝa denseco de 477.2 po kvadrata kilometro. La rasa konsisto de la urbo estis 96.08% Blanka, 0.34% Nigra aŭ Afrikusona, 0.55% Indiĝena, 0.96% Azia, 0.86% de aliaj rasoj, kaj 1.20% de du aŭ pli da rasoj. 2.02% de la populacio estis Hispanidaj aŭ Latinamerikaj, de iu raso.
Tridek kvin procentoj de la domanaroj havis infanojn sub la aĝo de 18 loĝanta kun ili, 53.8% estis edziĝintaj paroj vivantaj kune, 9.8% havis inan dommastron kun neniu edzo, kaj 33.1% estis ne-familioj. 27.5% de ĉiuj domanaroj konsistis de individuoj kaj 10.1% havis iun loĝanton sole kiu havas 65 jarojn de aĝo aŭ pli. La averaĝa domanara grandeco estis 2.47 kaj la averaĝa familia grandeco estis 3.03.
En la urbo, la populacio estis disvastigita kun 27.5% sub la aĝo de 18, 7.6% de 18 ĝis 24, 32.0% de 25 ĝis 44, 20.3% de 45 ĝis 64, kaj 12.5% kiu estis 65 jaroj de aĝo aŭ pli maljuna. La averaĝa aĝo estis 35 jaroj. Por 100 inoj, ekzistis 94.6 iĉoj. Por ĉiu 100 inoj aĝo de 18 kaj pli, ekzistis 91.8 iĉoj.
La mediana enspezo por domanaro en la urbo estis $45,773, kaj la mediana enspezo por familio estis $55,329. Iĉoj havis averaĝan enspezon de $39,140 kontraŭ $25,666 por inoj. La pokapa enspezo por la urbo estis $24,280. Proksimume 3.3% de familioj kaj 5.4% de la populacio vivis sub la nivelo de malriĉeco, inkluzive de 6.4% de uloj sub la aĝo de 18 kaj 7.2% de uloj kiu havis 65 jarojn aŭ pli.
Transportado
redaktiAŭtovojo 41 kuras norden al suden tra la centro de la urbo. Busa servo estas operaciita de Valley Transit. Brennand Flughaveno provizas ĝenerala aviado por la urbo. Appleton Internacia Flughaveno provizas komercan servon de aviadkompanio por la urbo.
Ekonomio
redaktiNeenah havas gravajn ŝtalajn kaj paperajn industriojn. Kelkaj paperfirmaoj estas Clearwater Paper, SCA Tissue, Kimberly-Clark kaj Neenah Paper. Kimberly-Clark estis fondita en Neenah kaj daŭrigas gravajn operaciojn tie, kvankam ĝia ĉefsidejo translokiĝis al Irving, Teksaso, en la 1980-aj jaroj. Kloakaj kovriloj fabrikitaj en Neenah Foundry povas esti trovitaj ĉie en la centra Usono kaj partoj de Eŭropo.
Neenah estas la ĉefsidejo de Plexus, ellaboranto kaj fabrikisto de elektronikaj produktoj, kiu ankaŭ havas inĝenieristikon kaj fabrikoperaciojn en la urbo. Ankaŭ ĉefsidejis ĉi tien Cobblestone Hotelo Grupo, Bemis Co, Inc., Miron Construction, Menasha Kompanio, Theda Clark Hospitalo, NM Translokigo, kaj Checker Loĝistiko.
Kulturo
redaktiFondita en 1959, la muzeo Bergstrom-Mahler havas kolekton de vitra arto konsistanta el pli ol 3,000 pecoj. Ĝi koncentras en historiaj paperpremiloj kaj Ĝermana vitraverkaro.[13]
Famaj homoj
redaktiBildoj
redakti-
Neenah Poŝtoficejo
-
Biblioteko
-
Theda Clark Medical Center
-
Domo Charles R. Smith
-
Domo Henry Spencer Smith
-
Domo Havilah Babcock
-
Domo George O. Bergstrom
-
Domo Ellis Jennings
-
Domo Perry Lindsley
-
Domo Henry Sherry
-
Iama Poŝtoficejo
-
Domo Edward D. & Vina Shattuck Beals
-
Domo Franklyn C. Shattuck
Referencoj
redakti- ↑ "2016 U.S. Gazetteer Files". United States Census Bureau. Retrieved Jul 14, 2017.
- ↑ Neenah [origin of place name]
- ↑ "Physical Spatial Place". (2010, June 1). Hocąk Teaching Materials Volume 1, p. 454.
- ↑ "City of Neenah, Wisconsin: Heritage". Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2018-11-05.
- ↑ Dictionary of Wisconsin History article. Arkivita el la originalo je 2017-10-18. Alirita 2018-11-05.
- ↑ Neenah Paper history
- ↑ US Gazetteer files: 2010, 2000, and 1990. United States Census Bureau (2011-02-12). Alirita 2011-04-23.
- ↑ US Gazetteer files 2010. United States Census Bureau. Arkivita el la originalo je 2012-01-24. Alirita 2012-11-18.
- ↑ "Population and Housing Unit Estimates". Retrieved June 9, 2017.
- ↑ "Census of Population and Housing". Census.gov. Retrieved June 4, 2015.
- ↑ American FactFinder. United States Census Bureau. Alirita 2012-11-18.
- ↑ American FactFinder. United States Census Bureau. Alirita 2008-01-31.
- ↑ Inspiring Glass Stories. Bmmglass.com. Bergstrom-Mahler Museum of Glass (2014). Alirita 9a de Septembro 2015.
Eksteraj ligiloj
redakti- Urbo de Neenah
- Neenah Publika Biblioteko Loka Historia Kolekto ĉe la Universitato de Viskonsino Diĝita Kolekta centro
- Sanborn fajrega asekuro mapoj ĉe Viskonsino Historia Socio
- Komercaj Ĝenoj Gvidis Viskonsinan Muelejon Urbo Superatuti. Ĝi estas Ankoraŭ Maltrankvila - The New York Times