Mary de Bohun
Mary de BOHUN (naskiĝis ĉ. 1368 – mortis la 4-an de junio 1394 en Kastelo de Peterborough) estis la unua edzino de Reĝo Henriko la 4-a kaj patrino de Henriko la 5-a. Mary neniam estis reĝino, ĉar ŝi mortis antaŭ ol sia edzo surtroniĝis.
Mary de Bohun | ||
---|---|---|
Psalmaro celebranta la edziniĝon de Mary
| ||
Persona informo | ||
Mary de Bohun | ||
Naskiĝo | ĉ. 1368 | |
Morto | 4-an de julio 1394 en Kastelo de Peterborough, Northamptonshire | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Nasko vd | |
Tombo | Anglio vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Familio | ||
Patro | Humphrey de Bohun, 7th Earl of Hereford (en) vd | |
Patrino | Joan de Bohun, Countess of Hereford (en) vd | |
Gefratoj | Eleanor de Bohun (en) vd | |
Edz(in)o | Henriko la 4-a de Anglio | |
Infanoj | Henriko la 5-a, Philippa of England (en) , Edward Plantagenet (en) , Blanche of England (en) , Johano de Lankastro, Humphrey de Lankastro, Tomaso el Lankastro vd | |
Profesio | ||
Okupo | companion (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frua vivo
redaktiMary estis la filino de Humfreo de Bohun, 7-a Grafo de Hereford, kaj Joan Fitzalan (1347/1348-1419), la filino de Rikardo FitzAlan, 10-a Grafo de Arundel kaj Eleanora de Lankastro. Tra ŝia patrino, Mary descendis de Llywelyn la Granda.
Mary kaj ŝia pliaĝa fratino, Eleanora de Bohun, estis heredantinoj de la konsiderindaj posedaĵoj de sia patro. Eleanora fariĝis la edzino de Thomas de Woodstock, 1-a Duko de Gloucester, la plej juna filo de Eduardo la 3-a. Klopodante konservi la heredaĵon por si kaj sia edzino, Thomas de Woodstock premis la infanon Mary fariĝi monaĥino. Tamen, Johano de Gaunt, la pliaĝa frato de Woodstock kaj estonta bopatro de Mary, fortiris ŝin el la monaĥinejo por edzinigi ŝin al sia filo -—la estonta Henriko la kvara. Tiu ĉi evento ne helpis la interrilaton inter ambaŭ fratoj.
Johano de Gaunt planis ke la geedziĝo inter Mary kaj Henriko restu nekonsumita ĝis Mary estis 16-jaraĝa sed la paro malobeis. Konsekvence, Mary gravediĝis 14-jaraĝa; la unuenaskita filo, vivis nur kelkajn tagojn.
Edziniĝo kaj infanoj
redaktiMary edziniĝis al Henriko -—tiam konata kiel Bolingbroke kaj tiam ne en rekta linio de sukcedo al la trono-— la 27-an de julio 1380, en Kastelo de Arundel. Kiam ŝi edziniĝis, Mary eble estis iomete malpli ol 12-jaraĝa.
En Kastelo de Monmouth[1], unu el la bienoj de sia edzo, Mary naskis siajn unuajn du infanojn, ambaŭ knaboj. Henriko, la postvivinta filo, poste fariĝis Princo de Kimrujo kiam lia patro kaptis la tronon de Rikardo la 2-a en 1399. Je la morto de lia patro en 1413, li fariĝis Reĝo de Anglio kiel Henriko la 5-a.
Ŝiaj infanoj estis:
- Eduardo n. & m. aprilo 1382; entombigita en Kastelo de Monmouth, Monmouth
- Henriko la 5-a (Anglio)
- Thomas, Duko de Clarence
- Johano de Lankastro
- Humfreo, Duko de Gloucester
- Blanka de Lankastro (1392–1409) edziniĝis en 1402 al Ludoviko la 3-a (Palatinato)
- Filipa de Anglio (1394–1430) edziniĝis en 1406 al Eriko de Pomerio, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio.
Morto
redaktiMary de Bohun mortis en Kastelo de Peterborough, naskante sian lastan infanon, filinon, Filipa de Anglio. Ŝi estis entombigita en Preĝejo St Mary de Castro en Leicester.
Genealogio
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Keith Kissack, The Lordship, Parish and Borough of Monmouth, p.68
Eksteraj ligiloj
redakti- Middleages.org Artikolo pri Mary de Bohun
- thepeerage.com Artikolo pri Henry Bolingbroke - enhavas informojn pri Mary de Bohun
- Dokumento pri virinoj kaj Spiriteco Arkivigite je 2007-06-21 per la retarkivo Wayback Machine el la Universitato de la Okcidento de Anglio - enhavas informojn pri la spirita vivo de Mary de Bohun
- Mary de Bohun en Find-A-Grave