Manfred Korfmann
Manfred O. KORFMANN (n. la 26-an de aprilo 1942, (Kolonjo) — m. la 11-an de aŭgusto 2005, (Ofterdingen), en Baden-Virtembergo) estis germana arkeologo. Kiel lerneja kunlaborinto en Beit Jala/Bet-Leĥem (Jordanio, nuna Cisjordanio), ekiĝis lia granda intereso pri la anatomio. Post tio, li daŭrigis siajn studojn inter 1962 kaj 1970, en prahistorio kaj antikva historio krom anatomio en la Universitato de Frankfurto kaj en la Usona universitato de Bejruto.
Manfred Korfmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1942 en Kolonjo |
Morto | 11-an de aŭgusto 2005 (63-jaraĝa) en Ofterdingen |
Mortokialo | Pulma kancero |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Turkio Germanio |
Okupo | |
Okupo | antropologo prahistoriisto arkeologo universitata instruisto |