Janbu
Janbu, konata ankaŭ Jenbo aŭ al Bahr de Janbu, arabe ينبع البحر (al Bahr = "fonto proksime de la maro"), estas universitata urbego kaj havenurbo en Regiono Medino en Sauda Arabio.
Janbu | |||
---|---|---|---|
urbego vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 298 675 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 3′ N, 38° 24′ O (mapo)24.044492938.4073857Koordinatoj: 24° 3′ N, 38° 24′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yanbu [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: km²
- Supermara alteco: 0- m
- Loĝantaro: 320 800 [1]
- Horzono: UTC+3 (ankaŭ somere)
- Telefonkodo: +966-14
- Poŝtkodo:
Geografio
redaktiJanbu situas en okcidenta parto de la lando laŭ Ruĝa Maro. Medino Ĝido troviĝas 300, Rijado 864 km [2].
Historio
redaktiLa nuna Janbu estis antaŭ 2500 jaroj grava haveno inter Jemeno kaj Egipto. La haveno havis signifan rolon dum la 1-a mondmilito. Ĝi restis malgranda havenurbo ĝis 1975, poste la registaro nomumis ĝin kiel unu el la du novaj industriaj centroj de la lando. Motoro de la industrio estis la petrolkemio.
Ekonomio
redaktiJanbu estas hejmo de tri naftorafinejoj, krome oni produktas plastaĵojn. Ĝi funkcias kiel la ĉefhaveno por la sankta grandurbo de Medino, 160 km en la oriento. Tri gravaj naftoduktoj kondukas el la dezerto al Janbu. Granda nombro da la loĝantoj estas eksterlandaj elmigrantoj laborantaj en la petrolkemia industrio, plejparte de Azio, sed ekzistas de la Proksima Oriento, Eŭropo, Usono, kaj Kanado.
Trafiko
redaktiJanbu havas internacian flughavenon ekde 2009. La urbego havas trairan ĉefvojon, kiu kuras laŭ la marbordo. La granda haveno portas ankaŭ fruktojn al eksterlandaj ŝtatoj.
Klimato
redaktiJanbu situas en dezerta klimato. En la jaro pluvas nur 33 mm, inter novembro-januaro pluvas mezurebla kvanto, en la ceteraj monatoj ne aŭ apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-33 °C.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
- [3]