Ikteroj
Ikteroj estas enhavataj en la genro Icterus, nome grupo de birdoj de la amerika familio de Ikteredoj. Spite ties nomo en angla Oriole, ili tute ne rilatas al la malnovmondaj Orioloj de la familio de Orioledoj, sed ili estas rimarkinde similaj laŭ grando, kutimaro kaj tre forte kontrasta plumaro, bona ekzemplo de konverĝa evoluo, kaj preskaŭ malevitende uzi la saman komunan nomon.
Ikteroj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Maskloj estas tipe nigraj kaj flavaj aŭ oranĝaj, kun blankaj markoj; la plumaro de inoj kaj de nematuruloj estas pli senkolora. Tiuj birdoj havas unu plumoŝanĝadon jare. Ili estas ĝenerale sveltaj kun longaj vostoj kaj pintakraj bekoj. Ili manĝas ĉefe insektojn, ofte ankaŭ nektaron kaj fruktojn. La nesto estas teksita longeca saketo. Kelkaj specioj estas facile allogebaj al birdomanĝejoj por provizio de tranĉitaj oranĝoj kaj vinberĵeleo. Specioj kiuj nestumas en areoj kun malvarmaj vintroj (inklude plej parto de Usono) estas tre migrantaj, dum subtropikaj kaj tropikaj specioj estas pli nemigrantaj.
La anglalingva nomo "oriole" devenas el la latina formo oriolus jam uzita de Alberto la Granda ĉirkaŭ 1250, sed por tute aliaj birdoj, nome por la malnovmonda familio de la eŭropa Oriolo.
La nomo de la genro Icterus estis uzata de klasikaj aŭtoroj, por birdoj kun flavaj aŭ verdecaj plumaroj. Moderne tio aludis kutime al la oriolo. Brisson reaplikis tiun nomon al amerikaj birdoj pro ties simileco laŭ aspekto.[1]
Provizora specilisto
redaktiTiu listo de specioj estas provizora. La ĝusta limigo de kelkaj taksonoj estas neklara, kaj hibridado ŝajne estas grava konfuziga faktoro, ekzemple ĉe la Baltimora kaj la Buloka ikteroj:
- Flavaŝultra iktero, Icterus cayanensis
- Moriĉa iktero, Icterus cayanensis chrysocephalus – ĵus enmetita en I. cayanensis
- Ornigra iktero, Icterus chrysater
- Nigragorĝa iktero, Icterus nigrogularis
- Jamajka iktero , Icterus leucopteryx
- Grandakajmana iktero, Icterus leucopteryx bairdi - formortinta (meze de 20a jarcento)
- Oranĝa iktero, Icterus auratus
- Flavvosta iktero, Icterus mesomelas
- Oranĝakrona iktero, Icterus auricapillus
- Blankaborda iktero, Icterus graceannae
- Punktobrusta iktero, Icterus pectoralis
- Nigramentona iktero, Icterus gularis
- Stridorsa iktero, Icterus pustulatus
- Buloka iktero, Icterus bullockii
- Maskiktero, Icterus cucullatus
- Trupialo aŭ Trupiala iktero, Icterus icterus
- Baltimora iktero, Icterus galbula
- Nigradorsa iktero, Icterus abeillei
- Hortiktero, Icterus spurius
- Fuertesa iktero, Icterus (spurius) fuertesi
- Kapuĉa iktero, Icterus prosthemelas
- Grandantila iktero, Icterus dominicensis
- Hispaniola iktero, Icterus dominicensis dominicensis
- Bahama iktero, Icterus northropi
- Vaglera iktero, Icterus wagleri
- Sanktalucia iktero, Icterus laudabilis
- Martinika iktero, Icterus bonana
- Moncerata iktero, Icterus oberi
- Nigrakapa iktero, Icterus graduacauda
- Striflugila iktero, Icterus maculialatus
- Kalifornia iktero, Icterus parisorum
- Kampiktero, Icterus jamacaii
Referencoj
redakti- ↑ Newton, Alfred
Eksteraj ligiloj
redakti- Filmetoj, fotoj kaj sonoj de Ikteroj ĉe Internet Bird Collection