Ibaan
Ibaan /i.ˈba.ʔan/ estas municipo en la provinco Batangoj, propranome Batangas /ba.ˈtaŋ.gas/, en la tagaloga regiono de Filipinoj. Ĝi troviĝas 89 kilometrojn sude de Manilo kaj 490 kilometrojn norde de Cebuurbo.[1] La landa areo estas 68,99 km2 kun loĝantaro de pli ol 58 507 personoj. La meza alteco estas 126,8 metroj.[2]
Ibaan | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 58 507 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 848 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 49′ N, 121° 8′ O (mapo)13.8176121.133Koordinatoj: 13° 49′ N, 121° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 178 m [+] | ||
Areo | 68,99 km² (6 899 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ibaan [+] | |||
Ibaan establiĝis oficiale kiel urbeto en la jaro 1804.
Jaro | Loĝantaro | Kresko jare |
---|---|---|
1990 | 31 220 | 1,90% |
1995 | 34 757 | 2,30% |
2000 | 40 165 | 3,15% |
2007 | 45 649 | 1,78% |
2010 | 48 482 | 2,22% |
2015 | 52 970 | 1,70% |
2020 | 58 507 | 1,97% |
Noma Origino
redaktiLa municipnomo venas el la nomo de arbspecio iba, sciencnome Phyllanthus distichus, sinonime Phyllanthus acidus.
Parolmetodo
redaktiLa loka parolmetodo estas tagaloga dialekto, Batangadialekto, kiu propranome nomiĝas Batangueño /ba.taŋ.ˈgɛn.ɲɔ/. Ĝi estas iomete malsama kompare al la Norma Filipino pro fortega intonacio kaj regionuzaj vortoj.
Ekzemplo:
Alám mo ba? | Normfilipine |
Alám mo ga? | Batangadialekte |
Scias vi ĉu? | Laŭvorte |
Ĉu vi scias? | Esperante |
Ekonomio
redaktiMultaj personoj laboras en la agrikulturo. Ibaan estas centro de la kulambô /kʊ.lam.ˈbɔʔ/, la moskitreto, kiun loka industrio produktas kaj profite vendas. La municipo havas grandan centran vendoplacon, kiu loke nomiĝas la palengke /pa.ˈlɛŋ.kɛ/.
Religioj
redaktiEkzistas preĝejoj de variaj religioj, sed ekzistas centra malnova preĝejo el la Hispana Epoko. La unua preĝejo, katolika, konstruiĝis en la jaro 1817. La nuna centra katolika preĝejo, Sankta Jakobo la Pligranda, konstruiĝis en la jaro 1854.
Multaj estas ja almenaŭ nome katolikaj, sed kelkaj estas protestantoj kaj apartenas al kirkoj kiel al la Unuiĝinta Kirko de Kristo en Filipinoj, la Iglesia ni Cristo, kaj la Aglipayan, kiuj estas filipinaj novreligioj.
Kelkaj ankoraŭ praktikas nekristanajn ritojn, ekzemple per doni oferojn al altaroj pro aliaj spiritaj estaĵoj. Multaj kredas pri spiritaj estaĵoj kiel pri la tikbalang /tik.'ba.laŋ/, homeska estaĵo kun ĉevalaspekta kapo. Do, multaj estas iom animismaj.
Transporto
redaktiEkzistas por la publika uzo multaj diverskoloraj tricikloj kaj ĵipoj.
Bildaro
redaktiBonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.
-
Rivereto en Ibaan.
-
Fiŝvendejoj en Ibaan.
-
Sankta Jakobo la Pligranda.
-
Tradicia domo.
-
En tradicia domo.
-
Strato en Ibaan.
-
Apoteko sur la strato en Ibaan.
-
Vendoplaco en Ibaan. Publikaj tricikloj.
-
Banko en Ibaan.
-
Panfarejo sur la strato en Ibaan. Publika ĵipo.
Municiperoj
redaktiIbaan dividiĝas inter 26 municiperoj, lokanome baranggáy /ba.raŋ.ˈgaɪ/. Ĉiuj, escepte de la urbeto Población, estas kamparaj.
- Bago
- Balanga
- Bungahan
- Calamias
- Catandala
- Coliat
- Dayapan
- Lapu-lapu
- Lucsuhin
- Mabalor
- Malainin
- Matala
- Munting-Tubig
- Palindan
- Pangao
- Panghayaan
- Población
- Quilo
- Sabang
- Salaban I
- Salaban II
- San Agustín
- Sandalan
- Santo Niño
- Talaibon
- Tulay na Patpat
Referencoj
redakti- ↑ Aliaj distancoj de Ibaan. (2021). Geodatos. https://www.geodatos.net/en/distances/from-ibaan-to-taguig
- ↑ Alteco taksita. (2021). Ibaan, Provinco de Batangas. Philatlas. https://www.philatlas.com/luzon/r04a/batangas/ibaan.html