Hela nebulozo
Hela nebulozo estas nebulozo, kiu aperas brila sur la malhela fono de la kosmo (male al malhela nebulozo, kiu aperas nigra sur hela fono).
Tiaj nebulozoj aperas brilaj pro du kialoj:
- Reflekto de stela lumo por la reflektaj nebulozoj,
- Jonigado fare de ultraviola radiado por la emisiaj nebulozoj.
-
Meropa nebulo, reflekta nebulozo en la Plejadoj
-
Kraba Nebulo, emisia nebulozo lumigata de pulsaro ene de ĝi.