Høje-Taastrup estas komunumo de Danio. Ĝi situas en la ĉefurba regiono de la lando (regiono Hovedstaden), en la nord-oriento de la insulo Sjælland. Fine de 2019 en la komunumo vivis 50 964 loĝantoj sur areo de 78,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 652 loĝantoj/km². Ekde la 1-a de januaro 2006 la urbestro estas la dana politikisto Michael Ziegler (n. en 1968), filo de la esperantisto Sven Ziegler, kaj ankaŭ konfirmiĝis por la periodo 2022 ĝis 2025.[1]