Garooj
La garooj estas etno en la barata federacia ŝtato Meghalajo (Meghalaya) kaj en la bangladeŝa distrikto Majmansingo ((Maimansingh). La popolo mem nomas sin Achik.
Garooj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La garooj havas kiel socistrukturon la matriarkecon. Ili loĝas por protekti sin kontraŭ malamikoj en arbodomoj. La infangeedzigo estas kutima. La garoa lingvo apartenas al la Bodo-lingvobranĉo de la ĉinotibetaj lingvoj. La garooj ne posedas skribon. Kutimoj, tradicioj kaj kredo estas buŝe transdonataj.
Eksteraj ligiloj
redakti- La kulturo de la garooj Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine (anglalingva)