Franghiz Ali-Zadeh
Franghiz Ali-Zadeh (azerbajĝane Firəngiz Əlizadə, ruse Франгиз Али-Заде, naskiĝis la 28-an de majo 1947 en Bakuo, Azerbajĝano) estas azera komponistino kaj muzikistino, nuntempe loĝanta en Germanio.
Franghiz Ali-Zadeh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1947 (77-jaraĝa) en Bakuo |
Lingvoj | azerbajĝana |
Ŝtataneco | Azerbajĝano Sovetunio |
Alma mater | Baku Academy of Music (en) (–1970, 1972) |
Okupo | |
Okupo | pianisto muzikinstruisto muzikologo komponisto universitata instruisto |
Artisto por Paco de Unesko
redaktiFranghiz Ali-Zadeh estis nomumita Artisto por Paco de Unesko en aprilo 2008 pro siaj klopodoj konsciigi muzikan edukadon por orfoj kaj infanoj kiuj bezonas helpon.
Ali-Zadeh dediĉis sian karieron kiel komponistino al konstruado de kulturaj pontoj per la kreado de unika muzika stilo, kombinante la azeran tradicion de Mugham, proklamita ĉefverko de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro en 2003, kaj per nuntempaj teknikoj.
Kiel Artisto por Paco de Unesko, ŝi subtenas la programon de Unesko por edukado de infanoj en mizero. La ĉefa celo de ĉi tiu programo estas doni pli bonan vivon al ekskluditaj kaj vundeblaj infanoj, per projektoj, laŭ la plej bonaj edukaj praktikoj kaj kiuj faciligas socian transformon kaj inkluzivon[1].
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (fr, en) Franghiz Ali-Zadeh, Unesko