Cascajares de Bureba
Cascajares de Bureba [kaskaĤAres debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la nordo de la komarko La Bureba. La loknomo Cascajares de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Rubejo de Bureba, alude al la komarkonomo.
Cascajares de Bureba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09280 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 41′ N, 3° 14′ U (mapo)42.678888888889-3.2372222222222Koordinatoj: 42° 41′ N, 3° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 787 m [+] | ||
Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cascajares de Bureba [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 36 loĝantojn (pli ol duono) el la jaro 1991.
Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, ĉe la deklivaroj de la Montoj Obarenes.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua mencio de Cascajares datas de 15a de Februaro 1011. Ĝi apartenis al la kvaropo de La Vid, unu de la sep en kiu estis dividita la Merindad de Bureba apartenanta al partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcigo kun propra vicurbestro.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Fakundo.