Bonyhádvarasd
Bonyhádvarasd [bonjhAdvaraŝd] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád. Ĝis 1903 la oficiala nomo estis la mallonga Varasd.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 11 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.3702/18.4787
- Loĝantaro: 490
- Poŝtkodo: 7158
- Telefonprefikso: 74
Situo
redaktiBonyhádvarasd situas sur montetaro en valo, laŭ traira flankovojo. Bonyhád troviĝas 11, Szekszárd 22 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 15-a jarcento. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste germanoj refondis Varasd. Iliaj posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito, dume rifuĝintaj hungaroj alvenis.
En Bonyhádvarasd migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo de 1793
- baroka tombeja katolika kapelo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj