Ventspils
Ventspils (germane historie Windau, inter la jaroj 1795 kaj 1918 rusigite Виндава/ Vindava) estas havenurbo borde de la Balta Maro en Latvio. Ĝi situas en la nordo de la historia regiono Kuronio, en la pejzaĝo Venta, nomata laŭ samnoma rivero. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio.
Ventspils | |||||
---|---|---|---|---|---|
Burgo de la Livonia Ordeno en Ventspils
| |||||
ŝtata urbo de Latvio (2021–) Hansa urbo respublika urbo en Latvio (–2021) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Latvio | ||||
Regiono | Kuronio | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajto ekde | dum la 13-a jarcento | ||||
| |||||
Poŝtkodo | LV-36(01-21) | ||||
Telefonkodo | (+371) 636 | ||||
Kodo laŭ ISO | LV-VEN | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 43 806 (stato 2006) | ||||
Loĝdenso | 639 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 57° 23′ N, 21° 34′ O (mapo)57.38944444444421.560555555556Koordinatoj: 57° 23′ N, 21° 34′ O (mapo) | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Areo | 55 km² (5 500 ha) | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa Horzono [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ventspils [+] | |||||
Geografio
redaktiVentspils situas en Kuronio norde de la urbo Liepāja, en la loko kie la rivero Venta enfluas la Baltan Maron – laŭvorte la latva urbonomo signifas "Venta-fortikaĵo". La urbo troviĝas proksimume 190 kilometrojn okcidente de la latvia ĉefurbo Rigo kaj komence de 2006 havis 43.806 loĝantoj.
Historio
redaktiDum la 13-a jarcento la germanlingva Livonia Ordeno, kiu provis armee kontroli la teritoriojn de la hodiaŭaj ŝtatoj Latvio kaj Estonio, tiam loĝitajn de diversaj baltaj popoloj kaj en la nordo de estonoj, konstruis fortikaĵon Windau kaj ĉirkaŭ ĝi fondis samnoman urbon. La urbo dum la mezepoko apartenis la al Hansa Ligo kaj estis prospera komercejo.
Poste apartenanta al la mezepoka regno Pollando-Litovio, la urbo post la tria kaj fina dispartigo de la regno dum 1795 estis konkerita kaj aneksita fare de la Rusia Imperio kaj post la Unua Mondmilito iĝis parto de la sendependiĝinta respubliko Latvio.
Ekonomio
redaktiLa urbo havas senglacian grandan komercan havenon kaj estas grava ĉenero de la transportovojo de nafto kaj karbo el Rusio al Norda Eŭropo. Kun subteno de la Eŭropa Unio en la urbo fondiĝis centro por la evoluo de novaj teknologioj, kiu subtenu lokajn entreprenojn teknologie avangardajn.
Trafiko
redaktiEstas du tutjaraj pramŝipaj linioj al Rostock en Germanio kaj Nynäshamn en Svedio. Krome somere ekzistas plia regula prama linio al la insulo Saaremaa en Estonio.
Kun Rigo kaj pliaj latviaj urboj, Ventspils konektiĝas per aŭtoŝoseoj kaj per transregionaj busaj linioj. Persona fervoja trafiko laŭ la stato de somero 2008 ne ekzistas.
La dum 1975 malfermita internacia flughaveno Ventspils estas inter la tri signifaj flughavenoj de Latvio (krom tiuj de Rigo kaj Liepaja). Ekde aprilo 2008 ekzistas aviada ligo al Rigo dufoje ĉiutage.
Edukado
redaktiEn la Altlernejo Ventspils (Ventspils Augstskola) dum 2006 estis registritaj 840 studentoj.
Esperanto
redaktiLa Baltaj Esperanto-Tagoj (BET-57) okazos en 2023 en Ventspils de la 15-a al la 22-a de julio 2023.
Vidindaĵoj
redaktiAparte vidindaj estas la bone restaŭrita historia urbocentro kaj la plaĝo ĉe la Balta Maro.
La urba kastelo de la Livonia Ordeno, kiu unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1290, konstruiĝis dum la dua duono de la 13-a jarcento kaj nuntempe estas la plej nova konservita konstruaĵo de la urbo. Post restaŭro ĝi ekde septembro 2001 gastigas la urban muzeon, kiu antaŭe ekde 1928 troviĝis aliloke en la urbo. Al la instalaĵo ankaŭ apartenas subĉiela etnografia muzeo rekte ĉe la marbordo, kiu montras ĉiujn aspektojn de la vivo de la latvaj kaj livoniaj fiŝistoj kaj kamparanoj dum la pasintaj jarcentoj.
30 kilometrojn pli nordoriente situas la internacia radio-astronomia centro de Ventspils.
Partneraj urboj
redaktiPartneraj urboj de Ventspils estas
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo de la urbo (en la latva kaj angla) Arkivigite je 2012-09-14 per Archive.today
- paĝoj de la urba muzeo Arkivigite je 2014-04-30 per la retarkivo Wayback Machine