Tesla, Inc.
Tesla, Inc. (Tesla Motors ĝis februaro de 2017) estas usona kompanio, kiu fabrikas elektrajn aŭtomobilojn, fondita de Martin Eberhard kaj Marc Tarpenning kaj estas financita de inter aliaj fondinto de PayPal, Elon Musk, en 2003.
Tesla, Inc. | |||||
---|---|---|---|---|---|
Tesla, Inc. | |||||
aŭtomobilo-faranta firmao • entrepreno • entrepreno • negoco vd | |||||
Dum | 1-a de julio 2003 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | For-Profit Corporation | ||||
Fondintoj | Martin Eberhard • Marc Tarpenning vd | ||||
Ĉefestro(j) | Robyn Denholm • Ilon Mask vd | ||||
Sidejo | Aŭstino | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | Ilon Mask • Ze'ev Drori • Martin Eberhard | ||||
Dungitoj | 140 473 (stato: 31-a de decembro 2023) | ||||
Agokampo | nekonata valoro • Tesla Roadster • Tesla Model 3 • Tesla Model X • Tesla Model S • Tesla Powerwall • Tesla Model Y • Tesla Powerpack • Tesla Solar Roof • Tesla Solar Panels • Tesla Supercharger network • Tesla Megapack • elektra aŭtomobilo • electric truck • litia-jona akumulatoro • sunpanelo | ||||
ISIN-kodo | US88160R1014 | ||||
Posedata de | Ilon Mask • Baillie Gifford • Capital Ventures International • Capital Group Companies • Lawrence Ellison • Ilon Mask • Fidelity Investments • Baillie Gifford • T. Rowe Price • Ilon Mask • Fidelity Investments • T. Rowe Price • Ŝtata Pensifonduso vd | ||||
filiaj kompanioj | SolarCity • Tesla Grohmann Automation vd | ||||
Posedataj kompanioj | Tesla Gigafactory • Gigafactory Berlin-Brandenburg • Gigafactory Texas • Tesla Factory • Gigafactory Mexico • Giga Shanghai • Giga New York vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
La nomo venas de la fizikisto Nikola Tesla.
En 2006 ĝi prezentis la prototipon de elektra sportaŭto apud la flughaveno de Santa Monica por potencaj klientoj, la Tesla Roadster. La aŭto ne havas konvencian eksplodmotoron.
Pliposte la kompanio anoncis ke la produktado de la planitaj 100 aŭtoj estis tute elĉerpita. La aŭtoj parte estos produktataj ĉe la Lotus-fabriko en Hethel Britio.
Je la 26-a de marto 2009 Tesla Motors inaŭguris la Tesla Model S, prototipo de elektra sportsedano. La starto de la seriproduktado komenciĝis en 2012. Oni prezentis en 2012 la tipon Tesla Model X, kies produktado komenciĝis en 2014. La Tesla Model 3 estis prezentita en 2016.
Ĉar la firmao Tesla Motors grandigis sian produktan paleton kun bateriproduktado (Tesla Gigafactory, Tesla Powerwall), superŝarĝila sistemo (Tesla Supercharger) kaj aĉetis en 2016 la sunĉelproduktan firmaon SolarCity, oni decidis alinomi la firmon al Tesla, Inc. en februaro de 2017.