Stretavka
Ne miskomprenu kun la apuda Stretava!
Bazaj informoj
redaktiStretavka, hungare Kisszeretva estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. La historia slovaka nomo estis Malá Stretava.
- Areo: 5 km²
- Supermara alteco: 102 m
- Loĝantaro: 180
- Poŝtkodo: 072 13
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo
redaktiStretavka situas sur ebenaĵo, proksime de kunfluejo de riveroj Laborec kaj Uĵ, laŭ flankovojoj. Veľké Kapušany troviĝas 15 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1317. En 1910 loĝis en Kisszeretva 296 da homoj, (267 slovakoj, 15 germanoj, 13 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Kisszeretva apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Stretavka 177 da homoj, (158 slovakoj, 3 ukrainoj).