Ronchi dei Legionari
Ronchi dei Legionari (slovene Ronke, friule Roncjis, en la pasinteco Ronchi di Monfalcone - prononco [RONki di monfalKO:ne] - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Carso Isonzo Adriatico, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso baze identas al la antaŭa provinco. Tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico" - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico". De la Adriatika Maro dividas ĝin nur la apuda komunumo Monfalcone.
Ronchi dei Legionari | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | GO Gorico | ||||
Komunumaro | Carso Isonzo Adriatico | ||||
Geografia situo | 45° 50′ N, 13° 30′ O (mapo)45.83333333333313.5Koordinatoj: 45° 50′ N, 13° 30′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 11 m | ||||
Areo | 16 km² | ||||
Loĝantaro | 11 780 (2023) | ||||
Loĝdenso | 688 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Cave di Selz, Soleschiano, Vermegliano kaj Monte dei Busi | ||||
Najbaraj komunumoj | Doberdobo, Fogliano Redipuglia, Monfalcone, San Canzian d'Isonzo, San Pier d'Isonzo kaj Staranzano | ||||
Patrono | Laŭrenco de Romo | ||||
Festa tago | 10-a de aŭgusto, la patrona memortago | ||||
Nomo de loĝantoj | ronchesi | ||||
Poŝtkodo | 34077 | ||||
Imposta kodo | H531 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 031016 | ||||
Telefona prefikso | 0481 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Fine de 2023 en la komunumo vivis 11 780 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 11 821: sekve daŭre temas pri la tria plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristana patrono estas la sankta Laŭrenco de Romo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Doberdobo, Fogliano Redipuglia, Monfalcone, San Canzian d'Isonzo, San Pier d'Isonzo kaj Staranzano.
Eksteraj ligiloj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Ronchi