Nestorio
Nestorio (antikve-greke Νεστόριος, Nestórios, latine Nestorius, arabe نُسْطُور, Nusṭūr; naskiĝis ĉirkaŭ 386, mortis ĉirkaŭ 451), estis siria kristana estro de la 5-a jarcento.
Nestorio | |||||
---|---|---|---|---|---|
patriarko de Konstantinopolo | |||||
Regado | 428–431 | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 386 en Kahramanmaraş | ||||
Morto | ĉirkaŭ 451 en Alta Egiptio | ||||
Tombo | Ĥarga vd | ||||
Religio | Nestorianismo • katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto katolika sacerdoto katolika episkopo kristana teologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiNestorio naskiĝis ĉ. 386, en la urbo Germanicio (latine Germanicia) en la Romia provinco Sirio (nun Kahramanmaraş en Turkio). Li disĉipliĝis sub Teodoro de Mopsuestio en Antioĥio.
En 428, li fariĝis patriarko de Konstantinopolo, kaj transloĝis al Konstantinopolo. Tie, li partopreniĝis en disputoj pri kristologio. Tie, li evoluigis doktrinon kiu portas lian nomon (nestorianismo).
En 431, la Koncilio de Efezo deklaris lin hereza, kaj elpatriarkigis lin. Nestorio reiris al Antioĥio; tamen, en 435, Teodozio la 2-a forpelis lin. Poste, li transloĝis en monaĥejon en la dezerto de Libio, kie li mortis inter 440 kaj 451.
Liaj sekvantoj, la nestorianoj, disvastigis la doktrinon en Azio, kreante gravan eklezion kiu etendiĝis ekde Barato ĝis Siberio. Post la apero de Islamo, multaj el tiuj kredantoj iĝis islamanoj aŭ estis masakritaj. Nuntempe ekzistas kongregacioj de tiu eklezio en Irako (Asiria Eklezio de la Oriento), Irano, Barato, Ĉinio, Usono kaj aliaj lokoj al kiu enmigris komunumoj de la menciitaj landoj.
Verko
redaktiKiam li estis akuzita je herezo, liaj verkaĵoj estis malpermesitaj kaj amase detruitaj. Ĝi temis pri multnombra verkaro ĉefe pri predikoj, leteroj kaj kelkaj traktatoj dediĉataj al dogmaj temoj kiuj estis disputataj tiuepoke. Ankoraŭ konserviĝas la verkaĵo Bazaro de Heraklido de Damasko, kie li kritikas la starpunkton de Cirilo de Aleksandrio kaj, konsekvence, la finajn decidojn de la Koncilio.