Németbánya
Németbánya [nEmetbAnja] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa. La loknomo signifas: germana-minejo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 90
- Poŝtkodo: 8581
- Telefonprefikso: 89
Situo
redaktiNémetbánya situas inter arbaroj en montaro Bakony, fine de sakovojo.
Historio
redaktiLa hungara loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. Post dominado de turkoj germanoj refondis la vilaĝon. Ili okupiĝis pri vitrofarado ĝis 1780.
En Németbánya migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- kapelo omaĝe al Sankta Marteno
- katolika preĝejo
- restaĵoj de dinosaŭroj: Hungarosaurus tormai, Bakonydraco
- turismaj vojetoj
- fiŝkaptista lago
Famuloj
redaktiEn Németbánya naskiĝis Sándor Nagy (pentristo).