Marianus Brockie
Marianus BROCKIE, vere Daniel Brockie, (naskiĝinta en 1687 en Edinburgh, mortinta en la 2-a de decembro 1755 en Regensburg) estis skota teologo, filozofo kaj benediktano.
Marianus Brockie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1687 en Edinburgo |
Morto | 2-an de decembro 1755 (68-jaraĝa) en Regensburg |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio |
Okupo | |
Okupo | filozofo teologo universitata instruisto |
Vivo
redaktiMarianus naskiĝis kiel filo de George Brockie kaj Isabel Farquharson kaj pasigis siajn junajn jarojn en Arbroath. En 1705 li venis al Regensburg, kie li studis filozofion (ĉe la franciskanoj) kaj teologion (en la Monaĥejo Sankta Emmeram). Surloke li faris solenan porĉiaman voton de monaĥo kaj iris Erfurton en 1711 por kontinuigi la studojn. En 1713 li sacerdotiĝis tie. Post la finaj ekzamenoj en la 7-a de novembro 1714 li komencis fari prelegojn filozofiajn, ĝis li estis nomumita profesoro. Kiel prioro de la Monaĥejo de la Skotoj en Erfurto li kontraŭbatalis kaj la jansenistojn kaj la jezuitojn - kaj provokis tiel ilian malamikecegon. Aparte ĉe la Universitato de Erfurto li intrigis kontraŭ ilin, tiel ke la jezuito Anton Gruber estis eĉ maldungita.
Por ke tiaj bataloj ĉesu, oni resendis lin al Skotlando en 1727. Reveninte en 1731 al Regensburg li baldaŭ poste denove iris en sian patrujon. Kun kvin aliaj teologoj skotaj li por la resto de la vivo transloĝiĝis al Regensburg en 1739. La sekvintajn jarojn li skribis plurajn verkojn. La tiama abato Stuart - nemire - iĝis lia malamiko ene de la klostraj muroj; eĉ post ties morto en 1753 la daŭraj kvereloj kontinuis. Tamen ne restis tiaj luktoj sen konsekvencoj koncerne la sanstatojn fizikan kaj spiritan de Brockie mem: finfine li mortis pro apopleksio.
Verkoj (elekto)
redakti- Scotus a Scoto propugnatus, seu Questiones ad mentem Joannis Duns Scoti (Regensburg 1711)
- Ars philosophice loquendi, sive Logica vocalis scientiarum philosophicarum institutiones et elementa complectens &c (Frankfurt/Leipzig 1717)
- Examen theologicum doctrinae Quesnellianae, quo aequitas et justitia constitutionis dogmaticae Unigenitus demonstratur (Erfurt 1720)
- Scoticum Monasticon ex codicibus antiquis, membranis et instrumentis, tum domesticis, tum extraneis collectum, complectens omnium Ordinum monasticorum Abbatias, Prioratus, Cellas, Ecclesias et Domos, quae olim in regno Scotiae floruerunt a tempore susceptae religionis Christianae usque ad fatalem Monasteriorum dissolutionem (nepresite)
Literaturo
redaktiGeorgios Fatouros: "Brockie, Marianus", en: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Vol. 17, Bautz, Herzberg 2000, ISBN 3-88309-080-8, rubrikoj 192–194.