Lucio Gutiérrez
Lucio Edwin Gutiérrez Borbúa (n. 23-an de marto de 1957) estas ekvadora eks-soldato kaj politikisto. Li estis prezidento de Ekvadoro ekde la 15-a de januaro de 2003 ĝis la 20-a de aprilo de 2005, kiam li devis rezigni.
Lucio Gutiérrez | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de marto 1957 (67-jaraĝa) en Kito | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Ekvadoro vd | ||||
Alma mater | Universidad de las Fuerzas Armadas - ESPE (en) Inter-American Defense College (en) vd | ||||
Partio | Partio Societo Patria “21-a de Januaro” vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto konstruinĝeniero vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lucio Gutiérrez estas inĝeniero kaj militisto. En 1996 li estis la milita asistanto de tiama prezidento Abdalá Bucaram.
En januaro de 2000 li partoprenis en la militara puĉo kiu rezignigis la elektitan prezidenton Jamil Mahuad. Li tamen estis enprizonigita, kaj oni elektis novan prezidenton Gustavo Noboa.
Post sia liberigo li kandidatiĝis en balota kampanjo kaj sukcesis akiri la prezidentecon, fronte al Noboa.
Tamen, li ne havis apogon en la Parlamento, kaj devis organizi diversajn aliancojn. Tio ruinigis lian popularecon, kaj post diversaj popolaj protestoj en Quito, li devis rezigni kaj ekziliĝi en Brazilon. Lia eks-vicprezidento Alfredo Palacio nun provizore tenas la prezidentan oficon.
Antaŭe: | Prezidanto de Ekvadoro | Poste: | |
---|---|---|---|
Gustavo Noboa | 2003 - 2005 | Alfredo Palacio |
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.cidob.org/bios/castellano/lideres/g-001.htm Arkivigite je 2006-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/americas/4453153.stm
- http://www.aeropuertomanta.com
- http://www.presidencia.gov.ec