Larmo laŭ PIV estas

  1. guto de saleca likvaĵo, kiu elfluas el la okuloj pro fizikaj aŭ sentaj kaŭzoj,
  2. tre malgranda kvanto da likvaĵo, kaj
  3. io kun la formo de falanta guto.
la larmoglanda sistemo:    a) larmoglando
b) supra larma punkto    c) supra larma kanalo
d) larma saketo    e) suba larma punkto
f) suba larma kanalo    g) nazolarma kanalo

Laŭ la unua, baza signifo de la vorto temas pri saleca korpolikvaĵo, kiun la larmoglandoj de homoj kaj aliaj mamuloj konstante sekrecias. La likvaĵo de larmo enhavas akvozan parton kaj grasan parton. Perturboj en la konsisto de la likvaĵo gvidas al la ĝena fenomeno de "seka okulo". Homa larmo pezas proksimume 15 miligramojn.

La larma likvaĵo de homo enhavas kontraŭinfektajn substancojn kiel homa lisozimo kaj protektas la okulan surfacon de malgrandaj korpofremdaj objektoj, kiuj de la malseka okula surfaco povas esti forviŝitaj per palpebrumo, do fermiĝo kaj remalfermiĝo de la palpebroj.

Se la okula surfaco estas forte ekscitita, ekzemple pro korpofremdaj substancoj, forta vento aŭ akraj gasoj aŭ enaeraj likvaĵogutoj, kiel ekzemple dum la distranĉado de cepo, en la cerbo aktiviĝas la reflekso aktivigi la larmajn glandojn kaj produkti pli da larma likvaĵo. Ekestas larmoj, kiuj estas elfluigataj el la okuloj.

Larmoj tamen ankaŭ povas ekesti sen neceso de okula purigo, ekzemple dum plorado.

Ankaŭ iuj okulaj malsanoj havas inter siaj simptomoj la troan produktadon de larma likvaĵo sen fiziologia neceso pri tia produktado.

Sociaj aspektoj

redakti

Plej multaj mamuloj produktas larmojn responde al intensa doloro kaj aliaj stimuloj, sed plorado kiel emocia respondo estas konsiderata de multaj kiel unika homa trajto, kiu probable devenas de la alta memkonscio de homo. Estas studoj montrante, ke elefantoj kaj goriloj ankaŭ povas plori.

La emociaj stimuloj, kiuj kondukas al ploro, kutime estas koleromalĝojo, sed ploro povas rezulti de malĝojo, ĝojo, timo, frustriĝo kaj similaj.

En multaj kulturoj ploro estas priskribita kiel la tipa konduto por beboj kaj infanoj. Iuj kulturoj konsideras plori kiel senrespekta kaj infana ago, precipe plori publike. En plej multaj okcidentaj kulturoj plori estas pli ofta inter virinoj ol inter viroj. En aliaj kulturoj, ekzemple en japana kulturo, male okazas.

Ekstera montrado de maljusta malĝojo kaj nereala pento nomiĝas "krokodilaj larmoj".