Elianora de Bas
Elianora de Bas (en sarda: Elianora de Bas; en kataluna: Elionor d'Arborea aŭ Elionor de Molins de Rei; 6a de junio 1347 – 23a de septembro 1404) estis la giudicessa ("juĝistino") de Arborea el 1383 ĝis sia morto. Ŝi estis unu el la lastaj, plej povegaj kaj gravaj juĝistoj el Sardio, same kiel la plej rekonita heroino de la insulo.
Elianora de Bas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1339 en Muelejoj de Reĝo | ||||
Morto | 1-an de januaro 1404 (64-jaraĝa) en Giudicato di Arborea | ||||
Mortis per | Pesto vd | ||||
Lingvoj | sarda • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Giudicato di Arborea vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Marianus IV of Arborea (en) vd | ||||
Patrino | Timbor of Rocabertí (en) vd | ||||
Gefratoj | Beatrix of Arborea (en) kaj Hugh III of Arborea (en) vd | ||||
Edz(in)o | Brancaleone Doria (en) vd | ||||
Infanoj | Frederick of Arborea (en) , Marianus V of Arborea (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1392 la Carta de Logu estis jura kodo de la Giudicato di Arborea promulgita de la giudicessa Eleanora. Ĝi estis en valido en Sardio ĝis ĝi estis anstataŭita per la kodo de Karlo Felikso en aprilo 1827. La Carta estis laboro de granda graveco en sardia historio. Ĝi estis organika, kohera, kaj sistema laboro de leĝaro ampleksanta kaj la civilan kaj la punan juron.
Eleanora estis partikulare interesita en ornitologio. Kiel birdoŝatanto, ŝi estis la unua kiu leĝis protektadon al specio de birdo (falko). Baze sur tio, la Eleonora falko (Falco eleonorae) estis nomigita laŭ ŝi.
Bibliografio
redakti- Caravale, Mario (eld). Dizionario Biografico degli Italiani LXII Dugoni – Enza. Rome, 1993.
- Mearns, Barbara kaj Richard. Biographies for Birdwatchers. ISBN 0-12-487422-3
- Manno, Giuseppe. Storia di Sardegna. 2005.
- Pitzorno, Bianca, Vita di Eleonora d'Arborea, Mondadori, Milano 2010.
Eksteraj ligiloj
redakti- Reĝinoj kaj Regantinoj en Mezepoka Italio: ELEANOR de ARBOREA Arkivigite je 2014-02-19 per la retarkivo Wayback Machine