Dire-Daŭo
Dire-Daŭo (amhare ድሬ ዳዋ, Deré Dawa) estas unu el la du urboj de Etiopio kiuj ĝuas specialan statuson (astedader akabibi), la alia estas la ĉefurbo mem, Adis-Abebo. Laŭ kalkuloj de 2015, Dire-Daŭo havis 277 000 loĝantojn, kaj sekve estas la dua plej loĝata urbo de Etiopio.
Dire-Daŭo | |||
---|---|---|---|
regiono de Etiopio urbo urbego vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 277 000 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 228 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 35′ N, 41° 52′ O (mapo)9.583333333333341.866666666667Koordinatoj: 9° 35′ N, 41° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 276 m [+] | ||
Areo | 1213 km² ( 121 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dire Dawa [+] | |||
La urbo estas industria centro, ĝi havas plurajn merkatojn kaj internacian flughavenon. Ĝi situas en la oriento de la lando, ĉe la bordoj de la rivero Deĉatu.
Dire-Daŭo estis fondita en 1902 kiam la fervojo Ĝibuto–Adis-Abebo atingis la lokon. La fervojo ne povis atingi la urbon Harar en ĝia plej alta pinto, pro kio la urbo estis konstruita en la proksimaĵoj.