Chen Ji
ĉina esperantistino kaj ĵurnalistino
Chen Ji estas ĉina esperantistino. Ŝi laboras en la informilo "China Report" kaj estas Direktoro de Oficejo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj ĉefredaktoro de la Esperanto-sekcio de la gazeto "El Popola Ĉinio".[1] Krome ŝi rolas kiel Komitatano A de UEA kaj estas ano de la Azia-Oceania Komisiono por Ĉina Esperanto-Ligo. Tiukadre ŝi gvidas seminariojn, ekzemple AMO-71 de UEA, estras kongresajn ceremoniojn[2][3] kaj partoprenas en alitipaj eventoj, kiel ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-Kuriero.[4]
Chen Ji | |
---|---|
Persona informo | |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Notoj
redakti- ↑ ĈEL okazigis komitatan kunvenon Alirita la 22-an de marto 2021.
- ↑ ĈEL okazigis Seminarion de Ĝeneralaj Sekretarioj (AMO-71 de UEA) Alirita la 22-an de marto 2021.
- ↑ Gravaj informoj en la solena fermo de la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto Alirita la 22-an de marto 2021.
- ↑ Okazis en Pekino ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de UNESKO-KURIERO Alirita la 22-an de marto 2021.