Blubeka mutuo
La Blubeka mutuo (Crax alberti) aŭ Blubeka kraco estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, kiu inkludas la ĉaĉalakojn, jakuojn, kaj mutuojn, kaj estas parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed tiu loĝas en Ameriko.
Blubeka mutuo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blubeka mutuo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Crax alberti (Fraser, 1852) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Tiu specio troviĝantas nur en norda Kolombio; areoj de ties teritorioj en la sudo kaj en oriento estas borditaj de la rivero Magdalena. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj nubarbaroj de malaltaj teroj ĝis 1,500 m super marnivelo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Temas pri nigreca fazaneca birdo kun krispa kresto. Ĝi estas averaĝe 91 cm longa. Ties plumoj estas kaj nigraj kaj brilaj, escepte ĉe la vostopinto kaj la ventro, kie ili estas blankaj. Estas kazo de evidenta seksa duformismo. La masklo prezentas sur la beko bluajn karunklojn kaj vaksaĵojn. La beko de la ino malhavas elstaraĵojn sed ankaŭ ties bekobazo estas blua, ties subaj partoj estas ruĝecbrunecaj, brusto kaj vosto kun blankaj linioj kaj havas ankaŭ fazon de ruĝeca koloro.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Rodríguez Mahecha, José Vicente; Nigel Hughes; Olga Nieto kaj Ana María Franco (2005) Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas: 50. Bogotá: Conservación Internacional.
Eksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- "Blubeka mutuo"-Poŝtmarkoj (el Kolombio) kun mapo
- Fotaro de Blubeka mutuo VIREO
- "Blue-knobbed Curassow" species write-up; Photo-High Res oiseaux