Bambaroj
La bambaroj estas etna grupo en sudorienta Malio je la meza parto de la rivero Niĝero kaj je la allimaj regionoj de Burkina Faso.
Bambaroj | |
---|---|
etno | |
Suma populacio | |
4 640 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
sunaismo | |
Disvastiĝo kaj loĝregiono
redaktiLa bambaroj estas proksimume kvar milionoj da homoj. En Malio ili konsistigas 38 procentojn de la tuta loĝantaro kaj en Burkino proksimume du procentojn.
Lingvo
redaktiLa bambara lingvo apartenas al la Mande-lingvoj ene de la niĝerkonga lingvaro. Ĝi parencas kun la malinkea lingvo (dialekto de la mandinka lingvo). La bambara lingvo estas nacia lingvo de Malio.
Vivmaniero kaj religio
redaktiLa bambaroj tradicie estas agrokultivistoj. La agrikulturo ankoraŭ hodiaŭ estas la plej grava ekonomia bazo de la bambaroj, kiuj vivas kampare.
La tradiciaj kultoj de la bambaroj ankaŭ hodiaŭ estas strete ligita kun la agrikulturo. Precipe la inickultoj ludas gravan rolon en la socio de la bambaroj.
Esenca parto de la bambaroj hodiaŭ estas muzlimoj. Tamen la bambaroj multe pli poste ol aliaj etnoj en tiu regiono transiris al la islamo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Malnovaj maskoj kaj figuroj de la bambaroj (privatkolekto) Arkivigite je 2008-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotografie dokumentita bambara arto kaj informoj pri pliaj objektoj de afrika triba arto Arkivigite je 2013-03-13 per la retarkivo Wayback Machine