Autigny FR
- La mallongigo FR en Autigny FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Autigny. |
Autigny estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 689 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Autigny | |
---|---|
Blazono de Autigny | |
Autigny | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 44′ 10″ N 7° 1′ 16″ O / 46.73611 °N, 7.02111 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 10″ N 7° 1′ 16″ O / 46.73611 °N, 7.02111 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 689 |
Areo | 6,22 km² |
Alteco | 684 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1742 |
Komunumkodo | 2173 |
Mapo de Autigny | |
Geografio
redaktiAutigny situas en la Friburga Mezlando, proksimume 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo, ĉe la suda bordo de la rivero Glano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Autigny (sur alteco de 684 m s.m.), kaj la setlejoj La Crétausa (sur alteco de 683 m s.m. en oriento de la komunumo), Moulin (sur alteco de 634 m s.m. ĉe la bordo de Glano en sudo de la komunumo), La Mortale (sur alteco de 710 m s.m., norde de la vilaĝo Autigny), Le Saugy (sur alteco de 720 m s.m. tute en nordo de la komunumo, norde de la fervojlinio), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,22km², de kiuj 21,7% estas kovritaj de arbaro, 70,1% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Autigny limas en nordo al La Brillaz, en nordoriento al Cottens, en oriento al Farvagny, en sudo al Le Glèbe, en sudokcidento al Villorsonnens, kaj en okcidento al Chènens.
Trafiko
redaktiEn nordo tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Friburgo al Romont. La setlejoj situas tamen flanke de la vojo kaj atingeblas nur pere de flankaj vojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 7 kilometrojn oriente de la komunumo. Ankaŭ la trajnlinio de Friburgo al Laŭzano pasas tra la nordo de la komunumo, sed ne estas stacidomo sur la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Cottens al Villarsel-le-Gibloux.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Autigny datiĝas el la jaro 1068 kiel Altignei. Ekzistas restaĵoj de defendoinstalaĵoj el la bronzepoko kaj romia epoko. En la 12-a jarcento estis menciitaj la Senjoroj de Autigny. Ek de 1442 Autigny apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Novurba Flago de la Malnova kamparo de Friburgo. Post la malvenko de la malnova reĝimo ĝi estis integrita al la distrikto Romont. Post ties malfondo en la jaro 1848 Autigny estis integrita al la distrikto Sarino.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Autigny
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Autigny FR – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Preĝejo Sankta Maŭrico de Autigny
-
Interna aspekto de la preĝejo
-
Plafona fresko en la preĝejo
-
Vilaĝa placo de Autigny