Aragono
La hispana regiono de Aragono (hispane Aragón [aragon'] estas aŭtonoma komunumo de Hispanio.
- Por la historia lando vidu: Kronlando de Aragono
Aragono | |||
hispane Aragón katalune Aragó aragone Aragón | |||
aŭtonoma komunumo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Aragono | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Aragono | ||
Najbaras kun | 7
| ||
Kelkaj urboj | 3
| ||
Situo | Zaragozo | ||
- alteco | 200 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Zaragozo | ||
- koordinatoj | 41° 38′ 00″ N 00° 53′ 00″ U / 41.63333 °N, 0.88333 °U (mapo) | ||
Areo | 47,719 km² (4 771,9 ha) | ||
Loĝantaro | 1 324 397 loĝantoj (2019) | ||
Denseco | 28 loĝ./km² | ||
Aŭtonomeco | 18-a de aprilo 2007 | ||
Ĉefulo | Jorge Azcón (ekde 2023) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO 3166-2:ES | ES-AR | ||
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
| |||
Situo de Aragono enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Aragon | |||
Retpaĝo: Registaro de Aragono | |||
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 1 324 397 loĝantoj sur areo de 47 719 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km².
Ĝi konsistas el la provincoj de Huesca (15.613 km2); Teruel (14.785 km2); kaj Zaragozo (17.252 km 2). La duono de la loĝantaro troviĝas en la ĉefurbo, dum granda parto de la regiono, kaj ĉefe la provinco de Teruelo suferas fortan procezon de senpopoliĝo.
Historio
redaktiAragono estis sendependa reĝlando dum la mezepoko, en la procezo de Rekonkero de la arabe okupita teritorio fare de la kristanoj. Ĝi poste unuiĝis kun la teritorioj de la kataluna rekonkero, por formi la Kronlandon de Aragono, kiu inkludis la nunajn regionojn de Aragono, Katalunio, Valencio kaj Balearoj. Ĝi poste unuiĝis kun Kastilio por formi la hispanan reĝlandon. Tamen, Aragono plu konservis parton de aŭtonomio, ĝis la alveno de la Burbona dinastio, komence de la 18-a jarcento.
La Regiona Konsilantaro de Defendo de Aragono, en hispana Consejo Regional de Defensa de Aragón (CRDA), nomita ankaŭ Consejo de Aragón (Konsilio de Aragono), estis aŭtonoma administracia ento ekzistanta de 1936 ĝis 1937 dum la Hispana Enlanda Milito ene de la teritorio de Aragono kontrolita de la Respubliko — unue legalizita de tiu kaj poste mallegalizita de tiu — en la kunteksto de la hispana revolucio de 1936 okazinta en la komenco de la milito.
Post la nova administra organizado de Hispanio, Aragono denove havas aŭtonoman registaron kaj Parlamenton (Aragonaj Kortezoj).
Lingvoj
redaktiLa aragona, la hispana kaj la kataluna estas oficialaj lingvoj.
Gravaj aragonanoj
redaktiGravaj historiaj aragonanoj estas la pentristo Francisco de Goya, la filmisto Luis Buñuel kaj la sciencisto Santiago Ramón y Cajal.
Municipoj
redaktiMenciindaj municipoj de Aragono estas interalie Biescas, Cella, Daroko, Grañén, Ĥako, Monzono, Teruelo kaj Trasmoz.