Karaĝo
Karaĝo (perse کرج) estas universitata urbo en Irano. Ĝi estas la administra centro de la Provinco Alborzo, same de la distrikto Karaĝ.
Karaĝo · کرج | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Alborzo | ||
Telefonkodo | 26 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 592 492 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 9 830 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 50′ N, 51° 0′ O (mapo)35.83277777777850.991666666667Koordinatoj: 35° 50′ N, 51° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 341 m [+] | ||
Areo | 162 km² (16 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Karaj [+] | |||
Bazaj informoj
Situo
Karaĝo troviĝas en Elborz-Montaro laŭ rivero same nomita Karaĝo. Teherano troviĝas aere je 20 km-oj, sed laŭ aŭtovojo je 40 km-oj.
Historio
La loko estis grava dum jarcentoj, kion diversaj konstruaĵoj pruvas. Nuntempe kemiaĵoj, sterkaĵoj kaj pretigitaj agrikulturaj varoj estas produktitaj ĉi tie.
Klimato
Karaĝo havas kontinentan klimaton kun sekeco, kiun influas la altaj montoj. La urbo havas 4 kutimajn sezonojn. La plej varma estas julie, la plej malvarma januare. Jare pluvas po 260 mm.
Vidindaĵoj
Malliberejo
La loka malliberejo Gezel Hesar dum la lastaj jaroj plurfoje estis en la internaciaj novaĵraportoj pro tio, ke tie regule kaŝe estis ekzekutitaj malliberuloj. La 16-an de marto 2011 grupo da malliberuloj provis eskapi el la prizono. Pereis 14 kaj estis vunditaj 33 prizonuloj. Neniu sukcesis eskapi.