«La demando, kion kredi, estas eble la plej grava, kiun iu povas fari al si. Niaj kredoj ne estas klasifikitaj inter la luksoj, sed inter la necesaĵoj de ekzisto.»
« Mi ne certas pri mia ekzisto, reale. Mi estas ĉiuj la aŭtoroj, kiujn mi legis, ĉiuj la homoj, kiujn mi konis, ĉiuj la virinoj, kiujn mi amis. Ĉiuj la urboj, kiujn mi vizitis, ĉiuj miaj prauloj...[1]»
« (hispane) No estoy seguro de que yo exista, en realidad. Soy todos los autores que he leído, toda la gente que he conocido, todas las mujeres que he amado. Todas las ciudades que he visitado, todos mis antepasados... »
«Mi forgesis, ke viroj ne povas vidi Unukornulojn. Se viroj ne plu scias, kion ili rigardas, eble ankoraŭ ekzistas aliaj unukornuloj en la mondo - nekonataj - kaj ĝojaj pro tio.»
« (angle) I have forgotten that men cannot see Unicorns. If men no longer know what they're looking at, there may well be other unicorns in the world yet — unknown — and glad of it. »
« Ni scias, ke kun la unua vekiĝo de scio, la homo alfrontas du evidentajn faktojn: La ekzisto de la mondo, en kiu li vivas; kaj la ekzisto de psika vivo en si mem. Neniu el tiuj povas pruvi aŭ malkonfirmi, sed ili estas faktoj: ili konsistigas realon por li. »
« (angle) We know that with the very first awakening of knowledge, man is confronted with two obvious facts: The existence of the world in which he lives; and the existence of psychic life in himself. Neither of these can he prove or disprove, but they are facts: they constitute reality for him. »
« Mi kredas je la kosmo. Ni ĉiuj estas ligitaj al la kosmo. Rigardu la sunon. Se ne estas suno, tiam ni ne povas ekzisti. Do la naturo estas mia dio. Por mi, naturo estas sankta. Arboj estas miaj temploj kaj arbaroj estas miaj katedraloj. »
« Kontraŭdiroj ne ekzistas. Ĉiam, kiam vi pensas ke vi alfrontas kontraŭdiron, kontrolu viajn premisojn. Vi trovos, ke unu el ili eraras. »
« (angle) Contradictions do not exist. Whenever you think you are facing a contradiction, check your premises. You will find that one of them is wrong. »
« Mi ekzistas kun la espero, ke ĉi tiuj memuaroj iel, mi ne scias, kiel povas trovi la vojon al la mensoj de la homaro en Iu Dimensio, kaj eble incitos rason de ribeluloj, kiuj rifuzos limiĝi al limigita Dimensieco. Tio estas la espero de miaj pli brilaj momentoj. »
« (angle) I exist in the hope that these memoirs, in some manner, I know not how, may find their way to the minds of humanity in Some Dimension, and may stir up a race of rebels who shall refuse to be confined to limited Dimensionality. That is the hope of my brighter moments. »
« Viroj, de jaroj parolas pri milito kaj paco. Sed nun ili ne plu povas paroli pri tio. Ĝi ne plu estas elekto inter perforto kaj malperforto en ĉi tiu mondo; ĝi estas elekto inter neperforto aŭ neekzisto. »
« (angle) Men, for years now, have been talking about war and peace. But now, no longer can they just talk about it. It is no longer a choice between violence and nonviolence in this world; it's nonviolence or nonexistence. »
« La grava afero estas ne ĉesi pridemandi; scivolemo havas sian propran kialon por ekzisti. Oni ne povas ne timi sin pripensante la misterojn de la eterneco, de la vivo, de la mirinda strukturo de la realo. Sufiĉas, se oni provas nur kompreni iomete la ĉiutagan misteron. La grava afero estas ne ĉesi pridemandi; neniam perdu la sanktan scivolemon. »
« En tiuj socioj, kie procezo de individuiĝo ankoraŭ ne tiom progresis, la fino de individua ekzistado prezentiĝas kiel malpli grava problemo, ĉar malpli evoluinta estas la sento mem de individua ekzistado. La morto ankoraŭ ne estas perceptata kiel io radikale diferenca de la vivo. »
« …mezurilo de la psika sano estas ne individua adaptiĝo al respektiva socia ordo, sed iu ĝenerala kriterio, valida por ĉiuj homoj — kontentiga solvo de la problemo de la homa ekzistado. »
« …ĉiuj kulturoj estas religiaj, kaj ĉiu neŭrozo estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la problemon de la homa ekzistado. »
« La homo povas provi akiri unuecon kun la mondo, subiĝante al aparta persono, grupo, organizaĵo. Tiel li superas izolitecon de sia individua ekzistado, iĝante parto de iu aŭ io pli granda ol li mem, kaj ricevas senton de identeco danke al unuiĝo kun la forto, al kiu li subigis sin. »
« …homo povas provi atingi unuecon kun la mondo helpe de regado super ĝi, transformante la aliajn je parto de si, elirante ekster la limojn de sia individua ekzistado pere de dominado. Komuna por subiĝo kaj dominado estas tio, ke kunaparteno en ambaŭ kazoj montriĝas kiel simbiozo. Ambaŭ partoprenantoj de tiaj rilatoj perdas siajn tutecon kaj liberecon: ili dependas unu de la alia kaj vivas unu danke al alia, kontentigante sian strebon al proksimaj rilatoj, sed suferante pro malsufiĉo de interna forto kaj certeco en si, por akirado de kiuj necesas libereco kaj sendependeco; krome al ili ĉiam minacas konsciata aŭ nekonsciatamalamikeco, kiu nepre estiĝas ĉe rilatoj de simbiozo. Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko. »
« En la krea ago la homo eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj hazardeco de sia ekzistado, eniras reĝlandon de celkonscio kaj libereco. »
« Sed haveblas plia rimedo kontentigi bezonon pri superado de limigiteco de sia ekzistado: se mi ne povas kreadi la vivon, mi povas ekstermadi ĝin. Ekstermado de la vivo ankaŭ ebligas eliri ekster ĝiaj limoj. »
« Tamen — kaj tio estas grava momento en miaj argumentoj — detruemo estas nura alternativo al la kreemo. Kreado kaj detruado, amo kaj malamo ne estas instinktoj, ekzistantaj sendepende unu de la alia. Kaj tiu kaj la alia servas kiel respondo al la sama bezono superi limigitecon de sia ekzistado, kaj la strebo al la detruado senevite estiĝas en tiaj kazoj, kiam ne kontentiĝas la strebo al la kreado. Kontentigo de la bezono je la kreado kondukas al feliĉo, la detruemo — al suferado, kaj plej multe suferas la detruanto mem. »
« Febra deziro kunfandiĝi kun marŝantaj amasoj, kiuj same ekzistas ĉe nia hejmo, kaj en landoj de ni koloniigitaj, estas nura esprimo de despera provo fuĝi de senfrukta, sencela, soleca ekzistado. »