Nuntempo
Aspekto
- Arkitektoj lasas higienismon manĝaĉi la teritorion: la normeco, la pureco, la mekaniko, la sekureco, la asekureco . . . Ne plu rajtas oni je l’eluzeco, je makuloj, je fendetoj. Suferas la homoj pro tio.
- Aŭtoro: François Seigneur
- Estas kvazaŭ nia tempo [i e fino de la XXa jarcento], fermita je ĉia metafiziko, estus senkapabla kompreni, ke animoj de bona genero estas animsinkaj pri la neperfekteco de ĉiuj aferoj kaj nepre vidas meze de l’plezuroj nur imago de ilia estonta fino.
- Aŭtoro: Laurent Dandrieu
- “Demokratio” signifas obeadon al ordonoj el Vaŝingtono kaj allason, ke usonaj firmaoj ekspluatu la landon.
- Diferenco inter homo kaj besto, NUNTEMPE estas plimalpli la vesto.
- En ŝajna demokratio ĉio estas krom racio.
- En demokratio regado de mono, anstataŭas tion de persono.
- Ne estas demokratio sen justaj leĝoj, egale ĉu regas aŭ ne regas reĝoj.